Gyula KABOS [djula kaboŝ], hungare Kabos Gyula Esperante Julio Kabos estis elstara hungara aktoro.

Gyula Kabos
Persona informo
Naskonomo Gyula Kann
Naskiĝo 19-an de marto 1887 (1887-03-19)
en Budapeŝto
Morto 6-an de oktobro 1941 (1941-10-06) (54-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro
vdr
Memortabulo pri Gyula Kabos

Gyula Kabos naskiĝis, kiel Kann Gyula la 19-an de marto 1887 en Budapeŝto. Li mortis la 6-an de oktobro 1941 en Novjorko.

Biografio redakti

Gyula Kabos devenis el juda familio. Li frekventis aktorolernejon en Budapeŝto. Li komencis sian karieron en 1905 en tiutempe hungara urbo Zombor (nuntempe Sombor en Serbio), poste ankaŭ en aliaj urboj kaj ankaŭ en la ĉefurbo. Li estris teatron dum 2 jaroj. En 1939 li migris al Usono por eviti la kontraŭjudajn leĝojn.

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto
  • multe da filmoj, kiuj estas videblaj ne nur ankaŭ nuntempe, sed ankaŭ dum la socialismo

Filmoroloj (elekto) redakti

  • 1931: Hyppolit, a lakáj (Hyppolit, la lakeo), tiu filmo apartenas al la plej gravaj hungaraj filmoj
  • 1934: Meseautó (Sonĝoaŭto), furora filmo
  • 1935: Ez a villa eladó (Tiu vilao estas vendata)
  • 1937: A kölcsönkért kastély (La prunteprenita kastelo)

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio