Gyula Kadocsa [djula kadoĉa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kadocsa Gyula estis hungara entomologo, mezlerneja kaj universitata instruisto. Lia origina familia nomo estis Kaufmann ĝis 1905.

Gyula Kadocsa
Gyula Kadocsa 1926
Gyula Kadocsa 1926
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 1880 (1880-02-20)
en Kimle
Morto 11-an de februaro 1962 (1962-02-11) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Ekonomia Akademio
Memorigilo Gyula Kadocsa
Okupo
Okupo entomologo
vdr

Gyula Kadocsa [1] naskiĝis la 20-an de februaro 1880 en Magyarkimle, li mortis la 11-an de februaro 1962 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gyula Kadocsa frekventis gimnazion en Győr, poste li akiris diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1902. Post siaj studoj li instruis 2 jarojn en agrikultura lernejo en Hódmezővásárhely, poste li estis asistanto en la akademio. En 1909 li eklaboris en Budapeŝto en la entomologia stacio, kies nova nomo estis esplora instituto pri protektado de kreskaĵoj en 1932. Li estis subinstitutestro ekde 1937, ekde 1941 institutestro. Li longe gvidis en la lando protektadon kontraŭ la terpomaj skaraboj. Inter 1919–1941 li instruis ankaŭ en hortikultura mezlernejo, inter 1934-1949 en Reĝa Teknikuniversitato palatino József kiel privata instruisto. En 1947 li atingis la instruan rangon titulara eksterordinara profesoro. En 1945 li pensiuliĝis, sed li ĝismorte helpis laborojn de la instituto. Li ricevis premion en 1954, en la sekva jaro premion Kossuth. En 1957 li doktoriĝis.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Konyhakerti növényeink állati ellenségei (1924)
  • Mezőgazdasági növényeink fontosabb állati ellenségei (1925)
  • Gazdasági állattan. A hasznos és kártevő állatok ismertetése (1929)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti