Gyula Kenézy [djula kenEzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kenézy Gyula, (naskiĝis la 4-an de januaro 1860 en Hajdúszoboszló, mortis la 26-an de novembro 1931 en Debrecen) estis hungara kuracisto, akuŝisto-ginekologo, profesoro, framasono[1].

Gyula Kenézy
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1860 (1860-01-04)
en Hajdúszoboszló
Morto 26-an de novembro 1931 (1931-11-26) (71-jaraĝa)
en Debrecen
Tombo Debreceni köztemető
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ginekologokuracisto
vdr
Memortabulo pri Gyula Kenézy en sia naskiĝurbo

Biografio redakti

Gyula Kenézy frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, Debrecen, Késmárk, poste li akiris diplomon en Universitato de Budapeŝto. Komence li laboris 4 jarojn en Budapeŝto, ekde 1885 en Debrecen, kie en 1893 li estis hospitala direktoro en rango ĉefkuracisto. Post 3 jaroj li gvidis akuŝejon, post jaroj orfejon. En 1908 li komencis instrui en Universitato de Debrecen, ekde 1914 en rango publika ordinara profesoro. Post 2 jaroj li gvidis ankaŭ akuŝan klinikon. En 1918 li iĝis dekano, post 2 jaroj rektoro. En 1930 li pensiuliĝis.

 
Memortabulo pri Gyula Kenézy en Debrecen

En 1891 li framasoniĝis. Lia libro A szabadkőművesség lényege aperis en 1910 [2] Arkivigite je 2014-11-29 per la retarkivo Wayback Machine.

Memorigiloj redakti

Referencoj redakti