Gyula Kepes [djula kepeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kepes Gyula estis hungara kuracisto.

Gyula Kepes

Gyula Kepes [1] naskiĝis la 7-an de decembro 1847 en Hungara reĝlando en Mezővári (nuntempa Vari en Ukrainio). Li mortis la 26-an de oktobro 1924 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gyula Kepes devenis el juda familio. Li akiris medicinan diplomon en Vieno en 1870. Post siaj studoj li laboris en hospitalo en la sama urbo. En 1872 li iĝis membro de ekspedicio kiel ŝipkuracisto. La ŝipekspedicio malkovris Landon de Francisko Jozefo. Hejmenveninta Kepes ricevis premion, poste li servis en la armeo de Aŭstrio-Hungario. En 1904 li ekhavis postenon en la defenda ministerio. En 1914 li pensiuliĝis.

Lia publikaĵo redakti

  • Eredeti levél az északi-sarki expedícióról (1872)

Fontoj redakti