Gyula Mátrai [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mátrai Gyula estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Gottvald ĝis 1945.

Gyula Mátrai
Persona informo
Naskonomo Gottvald Gyula
Naskiĝo la  8-an de junio 1905(nun 1905-06-08)
en Munkács (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto 2-an de januaro 1977 (1977-01-02)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Parencoj Oszkár Merényi
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Gyula Gottvald[1] naskiĝis la 8-an de junio 1905 en Munkács (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Mukaĉeve en Ukrainio), li mortis la 2-an de januaro 1977 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gyula Mátrai akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en Budapeŝto, sed li studis pli frue du jarojn en Brno. Komence li laboris en privataj firmaoj, poste li malfermis propran entreprenon. Li fokusiĝis pri projektoj de fabrikoj. En 1934 li edziĝis. Post la 2-a mondmilito li laboris en ŝtata entrepreno, kiu specialiĝis pri grandaj fabrikoj, uzinoj havanta altan postenon. Li ricevis premiojn Kossuth en 1950 kaj 1956.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti