Gyula Madarassy-Beck

Barono Gyula Madarassy-Beck [djula madaraŝi-bek], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Madarassy-Beck Gyula estis hungara bankisto, parlamentano. Lia nobela antaŭnomo estis madarasi [madaraŝi], lia origina familia nomo estis nur Beck ĝis 1906. Li estis filo de Nándor Madarassy-Beck, patro de Zsuzsa Madarassy kaj parencoj de Miksa Madarassy-Beck kaj Marcell Madarassy-Beck.

Gyula Madarassy-Beck
Gyula Madarassy-Beck
Gyula Madarassy-Beck
Persona informo
Naskonomo Beck Gyula
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1873 (1873-08-18)
en Budapeŝto
Morto 19-an de novembro 1939 (1939-11-19) (66-jaraĝa)
en Vár
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Nándor Madarassy-Beck
Edz(in)o Lili Hatvany
Infano Zsuzsa Madarassy
Okupo
Okupo bankisto • advokatopolitikisto
vdr

Gyula Madarassy-Beck[1][2] naskiĝis la  18-an de aŭgusto 1873(nun 1873-08-18) (laŭ alia informo en 1872) en Budapeŝto (aŭ en Pest (urbo)), li mortis la 19-an de novembro 1939 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gyula Madarassy-Beck devenis el juda familio. Li studis en universitatoj en Budapeŝto, Halle (Saale) kaj Kembriĝo, fine li doktoriĝis el juro kaj ŝtatsciencoj. Li praktikadis en eŭropaj bankoj, ekde 1899 li laboris en pluraj bankoj en Budapeŝto. Inter 1910-1918 li estis parlamenta deputito, inter 1917-1925 ankaŭ bankestro, inter 1920 – 1939 vicbankestro. Li ricevis reĝan premion en 1905, en la sekva jaro li baroniĝis. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis 2 filinojn en 1901 kaj 1904, la dua edzino Lili Hatvany unufoje same filinon en 1916. Ambaŭ geedziĝoj finiĝis kun divorcoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A bankjegyügy elmélete (premiita eseo, 1894)
  • A városok hitelügye (1909)
  • A lengyel kérdés (1918)

Fontoj redakti

Referencoj redakti