PEIDL Gyula (n. 4-an de aprilo 1873, Ravazd, Hungario – m. 22-an de januaro 1943, Budapeŝto) estis hungara socialdemokrata sindikata gvidanto kaj politikisto. Post malvenko de la Hungara Sovetrespubliko, li estis ĉefministro dum ses tagoj.

Gyula Peidl
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1873 (1873-04-04)
en Ravazd
Morto 22-an de januaro 1943 (1943-01-22) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Socialdemokrata Partio de Hungario vd
Profesio
Okupo kompostisto • ekonomikistoĵurnalisto • sindikatisto • politikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Gyula Peidl

Liaj gepatroj mortis frue, li devis labori jam en aĝo de 11 jaroj kiel taglaboristo. Li lernis pli poste ĉe Franklin Társulat al presisto, poste li migris en Aŭstrio, Svislando kaj Germanio, kie konatiĝis kun la laborista movado. Post lia hejmenveno, li estis ĝis 1919 unu gvidanto de la presista sindikato, kaj redaktoro de ties eldonaĵo Typographia. Li laboris krom tio en gvidantaro de la Socialdemokrata Partio (1909–19), estis kunfondinto de la Tutlanda Laborist-sekuriga Kaso, ties prezidantara kaj direktorara membro. Li redaktis ekde 1909 la semajnan gazeton „Szövetkezeti Értesítõ”.

Li laboris en la Berinkey-registaro kiel laborafera kaj publikbona ministro (de 19-a de januaro ĝis 21-a de marto 1919) kiel fidulo de la burĝa demokratio kaj kiel kontraŭulo de la unuiĝo de la laboristaj partioj. Tiel li abdikis, kiam la komunistoj transprenis la potencon.

Post malvenko de la Hungara Sovetrespubliko, li estis prezidento de la t.n. „sindikata registaro”, kiu travivis nur ses tagojn kaj kies ĉefa agada tereno estis la neniigo de la leĝoj de la komunista epoko kaj restaŭirigo de la burĝa sistemo.

Fine de 1919, li forlasis Hungarion kaj veturis al Vieno, de kie li revenis nur en majo de 1921. Poste li laboris kiel gvidanto en la presista sindikato kaj direktorara membro kaj poste vic-prezidanto de la Ĝenerala Konsuma Kooperativo.

Li partoprenis ankaŭ en la reorganizado de la socialdemokrata partio, kies gvidanto (krom Károly Preyer), parlamenta reprezentanto, kaj frakcia gvidanto estis lin inter 1922 kaj 1931.