Gyula Szávay

Hungara poeto, redaktoro (1861-1935)

Gyula SZÁVAY [djula sAvai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szávay Gyula estis hungara poeto, redaktoro, membro kaj sekretario de Societo Petőfi, membro de Societo Kisfaludy.

Gyula Szávay
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1861 (1861-08-29)
en Senta
Morto 1-an de majo 1935 (1935-05-01) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Infanoj Zoltán Szávay vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gyula Szávay naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1861 en Hungario, en urbo Zenta (nuntempa Senta en Serbio). Li mortis la 1-an de majo 1935 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gyula Szávay frekventis mezlernejon en Szeged, poste li lernis juron en Győr. En 1883 li eklaboris en Győr havanta diversajn ŝtatajn postenojn. Li redaktis diversajn gazetojn, eĉ li fondis lokan gazeton de Győr. En 1924 li ricevis grandan premion de Societo Petőfi.

Verkaro (elekto) redakti

  • Költemények (Poemoj) 1884
  • Győr 1885 - priskribo de la urbo
  • Költemények (Poemoj) 1892
  • Az első lépés (La unua paŝo) 1897 - poemeca teatraĵo
  • Ünnepi versek, apró színjátékok 1902
  • A Boszporusz (Bosporo) - teatraĵo
  • Dózsa György (György Dózsa) 1914 - tragedio
  • Petőfi 1923 - festa teatraĵo

Fontoj redakti