Gyula Térfy
Gyula Térfy [djula tErfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Térfy Gyula estis hungara juĝisto, ministeria oficisto. Lia familia nomvarianto estis Térfi.
Gyula Térfy | |
---|---|
Gyula Térfy 1930 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 23-an de januaro 1864 en Komárom (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 7-an de marto 1929 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Mortokialo | korhalto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Béla Térfi |
Okupo | |
Okupo | jurosciencisto • legal author • juristo |
Térfy Gyula[1] naskiĝis la 23-an de januaro 1864 en Komárom (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Komárno en Slovakio), li mortis la 7-an de marto 1929 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Térfy Gyula akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Ekde 1886 li estis jura oficisto, post 3 jaroj li atingis la rangon subnotario, en 1891 subjuĝisto. En 1900 li ricevis postenon en la justicministerio, kie li estis ministeria konsilisto en 1909. En 1918 li estis titulara ĉefjuĝisto, tamen lia plej grava tasko estis preparoj de novaj leĝoj.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Az ítélőtáblák felülvizsgálati tanácsainak elvi határozatai (1895–1908)
- A polgári törvénykezési rendtartás zsebkönyve (1902)
- Hatásköri jogszabályok és hatásköri határozatok tára (1909–1925)
- Az új polgári perrendtartás (1914)
- Igazságügyi zsebtörvénytár (1922)
- Igazságügyi szaktörvénytár (1929)