Gyula TOLMÁR [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tolmár Gyula estis hungara astronomo.

Gyula Tolmár [1] naskiĝis la 21-an de februaro 1909 en Budapeŝto. Li mortis la 21-an de januaro 1987 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gyula Tolmár krom la lernado li laboris en observatorio de Budapeŝto ekde 1934, li fotadis la asteroidojn. Li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány. Li estis asistanto en la astronomia instituto en 1939, en la sekva jaro jam en la universitato. En 1945 li estis civilo (malsoldato), tamen la Ruĝa Armeo kaptis lin, kiel militkaptito. Hejmenveninta lia statuso jam ĉesis, li trovis laboron en la ŝtata geologia instituto, do li ne plu okupiĝis pri la astronomio.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az időmérés mai módja és eszközei, a kvarcóra diadala (1935) [2]
  • Csillagos ég (1938) - kunlaboranto
  • Über die Periode von UU Aurigae (1942)

Fontoj redakti