Gyula Tornai
Gyula Tornai [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tornai Gyula estis hungara pentristo pri orientaj temoj. Lia origina familia nomo estis Grossmann (paĝo 91-a)
Gyula Tornai | |
---|---|
Memportreto de Gyula Tornai | |
Persona informo | |
Naskonomo | Grossmann Gyula |
Naskiĝo | la 12-an de aprilo 1861 en Görgő (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | 24-an de novembro 1928 en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Gyula Tornai [1] naskiĝis la 12-an de aprilo 1861 en Görgő (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Spišský Hrhov en Slovakio), li mortis la 24-an de novembro 1928 en Budapeŝto (Hungara reĝlando).
Biografio redakti
Gyula Tornai studis en Akademio de Belartoj de Vieno (1878-1882), poste en simila alkademio de Munkenon, fine en majstrolernejo de Gyula Benczúr en Budapeŝto. Post siaj studoj li komence studvojaĝis al Italio kaj Hispanio. En la lasta lando la araba kulturo katenis lin, tial li pentradis en la sekvaj jaroj en Alĝerio, Maroko, Tunizo (1890-1904), Indio, Japanio (1905). En tiuj landoj li kolektis ankaŭ popolartaĵojn, kiujn li prezentis kune kun la pentraĵoj.
Elektitaj ekspozicioj redakti
- Arthalo Budapeŝto (1904, 1909)
- Parizo, Londono (1907)
- Budapeŝto (1917, 1929)
Elektitaj portretoj redakti
-
Pipanto (1903)
-
Gejŝo (1905)
-
Jaroslava
-
Armita arabo
-
Orienta paro
-
Turbana viro
-
Viro
Elektitaj ĝenroj redakti
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto kaj bildoj Arkivigite je 2018-08-20 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-08-20 per la retarkivo Wayback Machine