Hârșova [hırŝova] (bulgare Хърсово, Harsovo) estas urbo en Rumanio, en la nordokcidenta parto de la distrikto Constanța, sur la dekstra bordo de Danubo. Ĝi havis en 2002 11 198 loĝantojn.

Ruinoj de la fortikaĵo

Historio redakti

Sur la loko de la hodiaŭ urbo, la romianoj konstruigis en la 2-a jarcento p.K. fortikaĵon, nome Carsium. La fortikaĵon kaj najbarajn setlejojn detruis la avaroj, poste slavaj triboj. La areon okupis en la 10-a jc. la bizanca imperio, kio antaŭhelpis la evoluon de la komunumo.

Eksteraj ligiloj redakti