Héctor Jiménez Batista

Kuba instruisto, kantisto kaj esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Héctor JIMÉNEZ BATISTA (naskiĝis la  23-an de julio 1942(nun 1942-07-23) kaj mortis la 19-an de decembro 2022 en Havano) estis kuba elektroinĝeniero, esperantisto kaj gitaristo. Li eklernis Esperanton en 1986, samjare ekinstruis la lingvon, estrarano de Kuba Esperanto-Asocio pri Edukado (1991-2001) periodo dum kiu li organizis instruistajn seminariojn, redaktis bultenon pri instrua agado kaj gvidis la kuban ILEI-Sekcion. Héctor esperantigis plurajn bolerojn, kiujn li kantis akompanita de sia gitaro en kubaj kaj eksterlandaj eventoj el kiuj aperis KD-forme kompilitaj sub la titolo “Latinamerika mozaiko”. Li elektiĝis estrarano en la E-Grupo de Playa en Havano kie li dum multaj jaroj instruis Esperanton en la municipa kulturdomo. Li prelegis pri instruado en pluraj eventoj, kaj partoprenis aŭ kunorganizis landajn E-kongresojn (1987, 1996, 1999 kaj 2002).[1]

Héctor Jiménez Batista
Persona informo
Naskiĝo 23-an de julio 1942 (1942-07-23)
Morto 19-an de decembro 2022 (2022-12-19) (80-jaraĝa)
en Havano
Lingvoj hispanaEsperanto
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo elektrika inĝeniero • esperantisto
vdr

Esperanto-aranĝoj redakti

Universalaj Kongresoj de Esperanto redakti

Héctor partoprenis en pluraj universalaj kongresoj de Esperanto:

ILEI-konferenco redakti

  • 1994 (Seulo, Korea Respubliko)

Referencoj redakti

  1. ESTRARA KOMUNIKO de KEA Es-Ko 02/2022

Eksteraj ligiloj redakti