Höchstetten

komunumo de Svislando
Höchstetten
Blazono de Höchstetten
Blazono de Höchstetten
Blazono de Höchstetten
Höchstetten
Höchstetten
Höchstetten
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Burgdorf
Koordinatoj  47° 8′ 38″ N 7° 37′ 54″ O / 47.14389 °N, 7.63167 °O / 47.14389; 7.63167 (mapo)Koordinatoj: 47° 8′ 38″ N 7° 37′ 54″ O / 47.14389 °N, 7.63167 °O / 47.14389; 7.63167 (mapo)
Nombro de loĝantoj 255
Areo 2,64 km²
Alteco 480 m super marnivelo
Poŝtkodo 3429
Komunumkodo 0410
Mapo de Höchstetten
Mapo de Höchstetten
Mapo de Höchstetten
vdr


Pri la komunumo redakti

Höchstetten estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 255 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio redakti

Höchstetten situas en la Svisa Mezlando meze inter Herzogenbuchsee kaj Burgdorf ĉe la orienta marĝeno de la flotebenaĵo de la rivero Emme. Tra la komunumo fluas la rojo Chrümmelbach, kiu alfluas al Oesch. La komunumo konsistas el la vilaĝo Höchstetten kaj la setlejoj Breiti en nordo, Bergfeld sude de la kantona ĉefvojo kaj Holdermatt en oriento, kaj kelkaj izolitaj bienoj. La komunumoj Alchenstorf, Hellsau, Höchstetten, Koppigen kaj Willadingen formas la komunumasocion Koppigen.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,64 km², de kiuj 19,7% estas kovritaj de arbaro, 70,8% servas por agrikulturo kaj 8,7% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Höchstetten limas en nordo al Heinrichswil-Winistorf (SO), en oriento al Hellsau, en sudo al Alchenstorf, en sudokcidento al Koppigen, kaj en okcidento al Willadingen.

Trafiko redakti

Tra la komunumo Höchstetten pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Berno. La vilaĝo situas norde de la ĉefvojo, tra ĝi pasas la vojo n-ro 1456 al Willadingen kaj de ĝi deflankiĝas la vojo al Heinrichswil-Winistorf. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 6 kilometrojn norde en Kriegstetten

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Höchstetten datiĝas el la jaro 1360 kiel Hönstetten. Ĝis la Helveta Revolucio Höchstetten apartenis al la tribunala distrikto Koppigen, kies historian sorton ĝi dividis. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Höchstetten apartenis al la distrikto Wangen. Ek de 1803 ĝi estis komunumo de la distrikto Burgdorf, kiu en la jaro 2010 estis plejparte integrita al la administra distrikto Emme-Valo. Ek de 1820 la komunumo kune kun la najbara komunumo Hellsau funkciigas la bazan lernejon Moos.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti