Höfen ĉe Thun

komunumo de Svislando


Höfen ĉe Thun (en la germana lingvo Höfen bei Thun) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Thun kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 429 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Höfen ĉe Thun
Blazono de Höfen ĉe Thun
Blazono de Höfen ĉe Thun
Blazono de Höfen ĉe Thun
Lago de Uebeschi, situanta plej parte sur la teritorio de Höfen ĉe Thun
Lago de Uebeschi, situanta plej parte sur la teritorio de Höfen ĉe Thun
Lago de Uebeschi,
situanta plej parte sur la teritorio de Höfen ĉe Thun
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Thun
Koordinatoj  46° 43′ 19″ N 7° 33′ 47″ O / 46.72194 °N, 7.56306 °O / 46.72194; 7.56306 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 19″ N 7° 33′ 47″ O / 46.72194 °N, 7.56306 °O / 46.72194; 7.56306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 429
Areo 4,61 km²
Alteco 705 m super marnivelo
Poŝtkodo 3631
Komunumkodo 0930
Mapo de Höfen ĉe Thun
Mapo de Höfen ĉe Thun
Mapo de Höfen ĉe Thun
vdr

Geografio redakti

Höfen ĉe Thun situas en la Svisaj Antaŭalpoj en la Berna Oberlando ĉe la suda flanko de la lagoj de Uebeschi kaj Amslodingen. La Lago de Uebeschi situas grandparte sur la teritorio de la komunumo, dum la suda bordo de la Lago de Amsoldingen, kiu situas plene sur la teritorio de la najbara komunumo Amsoldingen, pasas ekzakte apud la limo de Höfen. La komunumo situas proksimume 6 kilometrojn sudokcidente de la centro de la urbo Thun. Preskaŭ la duona de la komunuma teritorio estas kovritaj de la Marĉo de Amsoldingen, kiu apartenas al la svisaj marĉopejsaĝoj de nacia signifo. La komunumo Höfen konsistas el la setlejoj Schindleren (sur alteco de 697 m s.m. kiu estiĝis nur dum la lastaj jaroj sed formas nuntempe la centro de la komunumo), Speckhubel (sur alteco de 695 m s.m. rekte norde de Schindleren), Unter der Egg (sur alteco de 665 m s.m. en oriento ĉe la suda bordo de la Lago de Amsoldingen), Speck (sur alteco de 664 m s.m. norde de Speckhubel, kaj Glend (sur alteco de 693 m s.m. nordokcidente de Schindleren), kaj pluraj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,61 km², de kiuj 16,1% estas kovritaj de arbaro, 74,2% servas por agrikulturo kaj 5,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Höfen ĉe Thun limas en nordoriento al Amsoldingen, en oriento al Zwieselberg, en sudoriento al Reutigen, en sudo al Niederstocken, en sudokcidento al Oberstocken, en okcidento al Pohlern, kaj en nordokcidento al Uebeschi.

Trafiko redakti

Höfen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la vojo 1107 de Oberstocken al Thun. La plel proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas oriente en distanco de proksimume 6 kilometroj sude de Thun. Per la loka buslinio de la trafikentrepreno de Thun kaj Interlaken de Blumenstein al Thun la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

En la jaro 1308 la ĉasokastelo supre de la Lago de Amsoldingen estis donita kiel burga feŭdo de la Dukoj de Aŭstrio al la kavalira familio de Amsoldingen. Sub la kavaliroj de Amsoldingen kaj iliaj posteuloj la burgo troviĝis sub al administrado de la Senjorujo Blumenstein. Höfe dum mezepoko troviĝis sub al regado de la Abatejo de Amsoldingen. La vilaĝoj Höfen kaj Amsoldingen ĝis la 15-a jarcento havis paŝtejokomunumon, kiu tiam post kvereloj iom post iom dissolviĝis. El la paŝtejobarilo de la 15-a jarcento estiĝis la posta limo inter la du hodiaŭaj komunumoj. En la jaro 1488 Berno submetis la feŭdon de Amsoldingen al la jurisdikcio de la voktdistrikto Thun.[3] Dum la temple de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Höfen apartenis al la tiama distrikto Oberseftigen. En 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Thun, kiu en la jaro 2010 estis atribuita al la administra distrikto Thun.[4]

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Höfen

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti