Humo estas la nomo de populara flandra semajna gazeto. Ĝi nomas sin sendependa gazeto por radio kaj televido. La vorto 'Humo' devenas de 'Humoradio', kio estis kunigo de 'humuro' kaj 'radio'. Cetere la gazeto publikigas multajn artikolojn sensaciajn.

Humoradio aperis unuafoje en la jaro 1936 kiel nederlandlingva simetriaĵo de la franclingva belga gazeto Le Moustique.

Inter 1940 kaj 1944, dum la Dua mondmilito, ĝi ne aperis. En 1958, kiam la televido ekatingis pli larĝan publikon, la gazeto estis rebaptita al Humo.

Humo havas semajnan eldonkvanton de 280.000 ekzempleroj (en 2002). Dum multaj jaroj ĝia ĉefredaktoro estis la fama Guy Mortier, ĝis kiam li en la jaro 2003 pensiiĝis.

Krom raportado pri festoj, famuloj ktp, Humo fojfoje ankaŭ okupiĝas pri pli serioza esplora ĵurnalismo. La belga ministro Leo Delcroix ekzemple en decembro 1994 devis eksiĝi de sia posteno kiam Humo raportis pri lia vilao en suda Francio. Ĝi estis konstruita de laboristoj sen oficiale kontrakto. Alia furora serio de artikoloj aperis pri 'Notaris X' en 1986. Temis pri seksa misuzo de infanoj, sed finfine elŝajnis esti nevera.

Rubrikoj redakti

Ĉiusemajnaj rubrikoj redakti

Ĉiujaraj rubrikoj redakti

  • De prijs Van De Kijker: legantoj elektas la plej bonan televidan programon de la pasinta jaro je flandra televida stacio.
  • De Eindejaarsvraagjes: konataj flandroj rakontas kion ili opinias plej trafa dum la pasinta jaro, kio estis la plej bona libro de la jaro, kaj kio la plej bona filmo.
  • De Pop Poll: legantoj elektas la viron kaj la virinon de la jaro.
  • Humo's gouden stud: legantoj elektas la plej allogan futbaliston de la pasinta jaro
  • Humo's Rock Rally: dujara evento en kiu rokmuzikistoj provas akiri tiun titolon. Ĝi jam ekzistas de la jaro 1978.
  • De HA! van Humo: premio por plej bona televida programo de la pasinta jaro.

Eksteraj ligiloj redakti