La HaŝemidojHaŝimidoj (arabe بنو هاشم Banū Hāšim aŭ Banu Haŝim) estas araba reĝa dinastio, kiu nuntempe regas super Jordanio, sed en la pasinteco ankaŭ regis Irakon kaj aliajn arabajn teritoriojn. Ili devenas origine de Haŝim ibn Abd al-Manaf, kiu estis la pra-avo de la profeto Mohamedo.

Haŝemidoj
Dinastio
Blazono
Blazono
dinastio
Devena nomo arabe بنو هاشم
Fino 1962 vd
Lando Reĝlando Heĝazo vd
Religio islamo vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Husejn ibn Ali vd
Branĉo de Banu Haŝim vd
Regadoj
Ŝarifoj de Mekao
Dum 10-a jarcento ĝis Unua mondmilito
Reĝoj de Hiĝazo
Dum 1916-1925
Sekvanto Saudoj
Reĝo de Sirio
Dum 1920 mallongtempe
Reĝoj de Irako
Dum 1921-1958
Sekvanto (respubliko)
Jordan-Iraka Araba Federacio
Dum feb-aŭg 1958
Reĝoj de Jordanio
Dum 1946-nun
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En pli vasta senco, Haŝemidoj estas sinonimo de Banu Haŝim, klano de la araba tribo de Kurajŝoj. En pli malvasta senco, Haŝemidoj estas la reĝa dinastio ene de tiu klano.

De la 10-a jarcento, la emiro kaj la ŝarifo (religia aŭtoritato) de Mekao estis ĉiam membroj de la Haŝemida familio. En 1908, la Otomanoj kiuj regis en la regiono igis Husejn ibn Ali la nova emiro de Mekao. En 1916, Husejn ibn Ali komencis la "Araban Ribelon" kontraŭ la Otomana Imperio, helpata de la Britoj. En 1917 li proklamis sin mem reĝon de la Hiĝazo, la okcidenta parto de nuntempa Sauda Arabio. Li restis la reĝo ĝis 1924, kiam lia regno estis konkerata de la klano de la Saudoj, kiuj poste fariĝis la regantoj de Sauda Arabio. La Britoj poste transdonis Transjordanion (kiu poste fariĝis Jordanio) kaj Irakon al la Haŝemida dinastio. Du filoj de Husejn ibn Ali, Abdullah kaj Fajsal, fariĝis la reĝoj de Jordanio kaj Irako respektive. En Irako la Haŝemida dinastio estis forigata de milita ribelo en 1958, dum en Jordanio ĝi ankoraŭ travivas. Nuntempe la reĝo de Jordanio estas Abdullah la 2-a.

Teritorioj regataj de la haŝemidoj redakti

Mekao redakti

Hiĝazo redakti

En 1925, Sauda Arabio konkeris Hiĝazon kaj finis la regadon de la haŝema dinastio.

Sirio redakti

Irako redakti

En 1958, armea puĉo brutale murdis la regantojn kaj finis la regadon de la haŝema dinastio en Irako.

Jordanio redakti

Tronheredonto: