HabirojHapiroj estis la nomo de popolo indikita de multaj sumeriaj, egiptaj, akadaj, hititoj, mitanaj, kaj ugaritaj fontoj (de ĉ. -2000 ĝis ĉ. -1200). Ili vivis en la nordoriento de Mezopotamio kaj Fruktdona Kreskanto de la limoj de Egipto en Kanaano ĝis la moderna teritorio de Irano. Laŭ la epoko, tiuj habiroj estas varie priskribitaj kiel nomadoj, preskaŭ-nomadoj, ribelaj, ekzilitoj, pagsoldatoj, servoj, sklavoj, migraj laboristoj, ktp.

La nomojn "habirojn" kaj "hapirojn" oni nomis en la akadaj kojnoskribaj tekstoj. La nomo respondas al egipta `PR.W, konvencie pronuncata Apiru (W estas la sufikso de pluralo). En registroj de Mezopotamio, ili estis identigitaj per la sumera logogramo SA.GAZ, de nekonata prononco.

Kiam la unuaj registroj de l' habiroj estis trovitaj en leteroj de Kanaano al egipta faraono, homoj rapide volis identifiki ilin al la `BRY (עבר) de l' Biblio, t.e. la "Hebreoj", kaj ili pensis ke oni trovis konfirmon de l' invado de Kanaano de la hebreoj gviditaj de Joŝuo. Sede, malgraŭ multaj analizoj, tiu hipotezo estas disputata.