La hadendovoj (Hadendowa) estas etno en la nordoriento de Sudano, en la sudo de Egiptio (vidu ankaŭ Gebel-Elba Nacia Parko) kaj en la nordo de Eritreo. Ili estas subgrupo de la beĝaoj kaj la hadendova lingvo estas dialekto de la beĝa lingvo (nomata Bedawi].

Hadendovoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Hadendovo ĉirkaŭ 1912

La hadendovoj estas konataj kiel militemaj. Antaŭe oni nomis ilin ankaŭ Fazivazioj, supozeble pro ilia okulfrapa hararanĝo (la hararo estis helpe de butero turigitaj al tufa frizaĵo). Tibor Sekelj, en sia originala vojaĝlibro 'Ĝambo Rafiki: la karavano de amikeco tra Afriko', priskribas renkonton okazintan en 1962. Li klarigas la eblan devenon de la nomo 'fazivazio'. Li diras, ke, kiam Rudyard Kipling ekvidis la hadendovojn, li estis tiel impresita, ke li nomis ilin Fazifazi, el angla vorto kiu signifas hirthartubon (fuzzy-wuzzy). Tiel tiu nomo restis dum iom da tempo en la literaturo kaj etnologio.

Pri la Hadendovoj, Tibor diras, ke ili estas "mezstaturaj, brunhaŭtaj, envolvitaj en iama blanka longa tuko" kaj pri ilia hararanĝo Tibor raportas, ke "sennombraj etaj rulaĵoj alte leviĝas de la kapo. El tiu ampleksa peltego pendas ĉirkaŭe grandnombro de maldikaj plektaĵetoj, nur dekojn da centimentrojn longaj. La tuta hararo brilas pro la forta grasumado, kaj la pendantaj plektaĵetoj estas zorge ŝmiritaj per kamelfekaĵo'.

Nomo redakti

La nomo hadendovoj (Haɖanɖiwa) laŭ tradicio devenas de la vorto haɖa, kiu signifas leono, kaj (n)ɖiwa, kiu signifas klano.

Eksteraj ligiloj redakti