Haflinger
Gravaj datumoj
Origino: Provinco Bolzano
Disvastiĝo: aparte en Eŭropo
Grandeco grundo ĝis postkolo: 140–150 cm
Fela koloro: ruĝbruna

La ĉevala raso Haflinger devenas de la Alpoj en centra Eŭropo, estas forta kaj nuntempe ĉefe uziĝas por libertempa rajdado kaj tirado de ĉaroj. Oficiale temas pri poneo.

Aspekto redakti

Eleganta kapo kun grandaj, fidemaj okuloj, grandaj nazotruoj kaj etaj, atentemaj oreloj. Breda idealo estas kolo muskola, sed svelta, longa dorso kun forta lumba regiono. Kruroj kun fortaj hufoj. Ruĝe bruna ĝis ore bruna felo, kolharoj kaj vosto linokoloraj ĝis blankaj.

Ecoj redakti

 
Haflinger-ĉevalo en la Alpoj

Haflinger-ĉevaloj unue brediĝis sur tre altaj paŝtejoj de la Alpoj kaj rigardiĝas kiel amikemaj, sentemaj, senprobleme nutreblaj, fortaj kaj per la homoj diversmaniere utiligeblaj ĉevaloj. Ili vivas longe, ofte ĝis 40 jarojn. Pro ilia ne tro alta grandeco kaj bona kapablo porti homojn la ĉevaloj ankaŭ uzeblas en terapio de psike nesekuraj homoj, aparte infanoj. Ankaŭ ekster terapioj la inteligentaj kaj bonhumuraj Haflinger-ĉevaloj bone taŭgas por rajdado de infanoj. Pro sia foja obstino ĝi tamen ne taŭgas por tre etaj infanoj. Tial por rajdado iom da konstanta trejnado utilas, por teni la ĉevalan karakteron amikema kaj por kontraŭagi kutimajn malhelpajn al homa rajdado.

Bredado redakti

 
Haflinger-ĉevalo sur paŝtejo

La unua Haflinger-ĉevalo brediĝis dum la jaro 1874 en la vilaĝo Schluderns en la regiono Vinschgau de Provinco Bolzano, la germanlingva nordo de la nuna Italio. Ĝian nomon tamen ne tiu vilaĝo, sed la komunumo Hafling (itale Avelengo) en proksimeco de Merano same en Provinco Bolzano donis al la nova ĉevala raso. De Suda Tirolio en Italio kaj Norda Tirolo en Aŭstrio la ĉevala raso disvastiĝis en tuta Eŭropo kaj multaj aliaj landoj de la mondo.

Sporto redakti

Pro longa bredado, trejnado kaj selektado intertempe ekzistas Haflinger-ĉevaloj, kiuj konkuras en la disciplino dresa rajdado kontraŭ pli grandaj ĉevaloj.

Pli multaj tiurasaj ĉevaloj tamen sporte brilas en sporta tirado de ĉaro.

Eksteraj ligiloj redakti