Hagiografio (el antikva greka ἅγιος hagios, «sanktulo» kaj γράφω graphô, «skribi») estas priskribo de la vivo kaj/aŭ la agoj de sanktulo. La vorto "hagiografio" estas ankaŭ uzata en ĉiutaga vivo por paroli pri biografio farita kun troa «entuziasmo», kaj do ne tute fidinda.

Bizanca hagiografia manuskripto

La verkisto de hagiografioj, la hagiografo ne estas historiisto kaj plej ofte priskribas mirindan vivon kun dubinda historia precizeco. Lia tasko estas rakonti, kun relativa laŭdego, la vivon de sanktulo laŭ eklezia vidpunkto.

Hagiologio, kontraste, temas pri la studo de sanktularo, sed ne pri biografio de iu sanktulo. Hagiografia teksto destiniĝas esti legata dum monaĥa diservo aŭ publike, enkadre de predikado.