Hahót estas vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Nagykanizsa.

Iama fortikaĵo de Hahót

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ ĉefvojo Zalaegerszeg-Nagykanizsa, sude de Zalaegerszeg. La lasta urbo kaj Nagykanizsa troviĝas po 25, Pacsa 14 km-ojn. Hahót estas nekutime 6 km-ojn longa laŭ la ĉefvojo.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam en la ferepoko, baldaŭe romianoj kaj avaroj vivis tie. La vilaĝo estis unuafoje menciita en 1234 en formo Haholt. La mezepokan benedikta abatejon fondis Arnold comes je estimo al martirino Sankta Margareta. En la abatejo estis skribita la kodekso de Hahót (111 folioj). Ĝi estas la dua mesolibro verkita en Hungario, ĝi nun troveblas en Zagrebo, en la episkopa arkivo. Dum la historio du apudaj vilaĝoj formiĝis: Suba kaj Supra Hahót, kiuj en 1901 unuiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto, kuracejo, apoteko, interretejo.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti