Hajkajo (japana 俳諧, haikai) estas la nomo de poezia ĝenro enhavanta la japandevenajn poeziformojn hajko (俳句, haiku), renko (連句, renku, ankaŭ nomita 俳諧の連歌, haikai no renga), hajbuno (俳文, haibun), hajgao (俳画, haiga) kaj senrjuo (川柳, senryū)[1] (sed ne klasika rengao nek tankao/ŭakao). Foje, la termino "hajkajo" uziĝas kiel mallongigo de "haikai no renga" (renko).[2]


Referencoj redakti

  1. Higginson, William J. The Haiku Seasons, Kodansha International, 1996, ISBN 4-7700-1629-8, p.9
  2. Higginson, 1996, p.19