La Hajnana perdriko (Arborophila ardens) estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hajnana perdriko
Hajnana perdriko
Hajnana perdriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Arborophila
Specio: A. ardens
Arborophila ardens
(Styan, 1892)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas endemia en sudo de insulo Hajnano, ĉe la suda marbordo de Ĉinio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montarbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Ili loĝas ĉefe en unuarangaj tropikaj ĉiamverdaj arbaroj, kaj larĝafoliaj kaj miksitaj konifera-larĝafoliaj, kutime inter 600 m kaj 1,600 m. Ĝi troviĝas ankaŭ ĉe kelkaj ĉiamverdaj arbaroj kiuj estis iam ŝanĝataj pro lignoproduktado, sed estas nune bone rekuperitaj.

Ĝi estas ĉ.28 cm longa, tipa, ĝenerale grizbruna, perdriko kun distinga kapobildo. La kapo estas ĉefe nigreca kun tre kontrasta blanka orelkovrila makulo, mallarĝa blankeca superokulo, bruneca strieca krono kaj strieca tre brile ruĝec-oranĝa gorĝomakulo separanta la nigran mentonon el grizbruna brusto kiu des pli heliĝas ju pli sube. La dorso estas tre strieca.

Simila specio estas la Ĉina frankolino, Francolinus pintadeanus, kiu loĝas en pli malfermaj aŭ arbustecaj habitatoj, havas ĉefe blankapunktecan nigrecan (ĉe masklo, pli senkolore ĉe ino) plumaron, blankan gorĝon kaj pli grandan blankan vangomakulon, ruĝecan superokulon kaj ruĝecan subvoston.

La voĉo de tiu specio estas teritoria pardueto enhavanta dunotajn (descendaj kaj ascendaj) fajfojn, ofte ripetataj.

Laŭ studo de 1997 estis eble populacio de ĉ. 3,900-5,200 birdoj. Postaj studoj de 2002 kaj 2005 identigis kelkaj novajn populaciojn ĉefe ĉe Jinggeling en centrokcidenta Hajnano ĉe arbaroj en bonaj kondiĉoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti