Halbe (en la soraba Łobje, en esperanto Halbo) estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas 30 kilometrojn sude de Berlino en la distrikto Dahme-Spreewald de la federacia lando Brandenburgio kaj estas membro de la komunumaro Amt Schenkenländchen, libervola ligo de pluraj najbaraj komunumoj. Halbo situas 15 kilometrojn sude de la flughaveno Berlino-Schönefeld (SXF) kaj la nova granda flughaveno de Berlino-Brandenburgio (BER) kiu ekfunkcios en 2020.

Halbe
Blazono
Halbe (Germanio)
Halbe (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Brandenburgio
Distrikto Distrikto Dahme-Spreewald
Komunumaro Amt Schenkenländchen
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 033765
Poŝtkodo 15757
Aŭtomobila kodo LDS
Oficiala Municipokodo 12061216
Subdivido 4 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Ralf Kunze
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Am Markt 9
15755 Teupitz
Demografio
Loĝantaro 2464 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 52° 7′ N, 13° 42′ O (mapo)52.10861111111113.700833333333Koordinatoj: 52° 7′ N, 13° 42′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 35 m
Areo 78,08 km²
Oficiala retejo http://gemeinde-halbe.de
vdr

Rekta trajno iras ĉiun horon de Berlino (stacio Berlino-Ostkreuz) al Halbo. Ĝi nomiĝas RB 24, en direkto de Senftenberg kaj daŭras 38 minutojn.

En Halbo troviĝas la Esperanto-Stacio, esperantista renkontiĝejo kaj tranoktejo en eks-stacidomo. Apud la Esperanto-Stacio troviĝas eventejo en eksa imperiestra stacidomo (germane Kaiserbahnhof) kaj la naĝlago Heidesee. En la komunumo ankaŭ troviĝas la feriejo Tropical Islands (esperante tropikaj insuloj) kiu estas amuziĝbanejego en la plej granda senkolona halo de la mondo.

Fine de decembro 2022 la komunumo havis 2464 loĝantojn.

La Batalo de Halbe (en la germana: Kessel von Halbe, en la rusa: Хальбский котёл, Halbe-sako) de 24a de aprilo ĝis 1a de majo, 1945[1] estis batalo en kiu la Germana Naŭa Armeo, sub la komando de la generalo Theodor Busse, estis detruita kiel batalanta forto fare de la Ruĝa Armeo dum la Batalo de Berlino. En la batalego mortis proksimume 60.000 homoj el kiuj proksimume triono estas enterigita en la Arbara Milita Tombejo de Halbo.

Notoj redakti

  1. Le Tissier 2005, p. 206.

Bibliografio redakti