Half-Life 2 - angle, prononco [HA:Flajf TU:], “Duonvivo du” - estas mi-perspektika pafa videoludo de 2004, kiu estis programita kaj disdonita de la firmao Valve. Half-Life 2 estas la sekvanto de Half-Life (1998). La ludo kombinas pafadon, enigmojn kaj rakontadon, kaj aldonas trajtojn kiel fiziko-bazita ludado.

Half-Life 2

Disvolvo Valve Corporation
Eldoninto Valve Corporation
Distribuo Vivendi Games
Scenaro Marc Laidlaw
Muziko Kelly Bailey
Serio Half-Life
Antaŭita de Half-life
Sekvita de Half-Life 2: Episode One
Platformo Microsoft Windows
Ĝenro unuapersona pafludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo komputila klavaro
PEGI-klasifiko PEGI 16
ESRB-klasifiko Mature (Adoltoj) 17+
vdr
ludanto rolas kiel la videoluda heroo "Gordon Freeman"

Ludantoj rolas la "heroon" Gordon FREEMAN [ĜORdn FRI:mn], kiu batalas kontraŭ eksterteranoj nomataj Combine [komBAJN].

La ludo estis kreita uzante la ludmotoron Source [SORS], kiu estis programita samtempe. La programado daŭris kvin jarojn kaj kostis laŭdire 40 milionojn da usonaj dolaroj. La ĉefa entreprena oficisto (ĈEO) de Valve, Gabe Newell, donis al sian teamo la celon de redifini la generon de pafa videoludo el mi-perspektiko, fokusanta la atenton je altnivela fizika motoro kaj ne je la ludebla persono. Valve anoncis Half-Life 2 en 2003 kaj disdonis ĝin en sia nova distribua platformo Steam.

Half-Life 2 estis aklamita pro sia altnivela fiziko, animacio, sono, AI, lomputila grafiko, kaj rakonto. Ĝi gajnis 39 Ludo-de-la-Jaro premioj, kaj laŭdiĝis kiel "unu de la plej bonaj videoludoj de ĉiuj tempoj". En 2011 vendiĝis 12 milionoj da kopioj. Sekvis la epizodaj sekvantoj Episode One (2006) kaj Episode Two (2007), kaj fine de marto 2020 aperis pliaj sekvanto Half Life: Alyx.

Iomaj modifoj rekreitaj por la programilo Source estas: Counter-Strike: Source, Day of Defeat: Source, kaj la sekvantoj al Team Fortress Classic, Team Fortress 2.


Eksteraj ligiloj redakti