La haligoj estas etaj insuloj en la dana kaj nordfrisa vadomaro ĉe la bordo de la Norda Maro de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio, kiuj inundiĝas dum ĉiu alta tajdo, kaj homaj loĝlokoj de po kelkaj domoj sur ili troviĝas sur artefaritaj montetoj, kiuj tiom altas, ke ilin la alta tajdo ne sukcesas subakvigi.

Haligo
insulo [+]

AkvejoNorda maro, Vadmaro
Koordinatoj54° 34′ 0″ N, 8° 39′ 0″ O (mapo)54.5666666666678.65Koordinatoj: 54° 34′ 0″ N, 8° 39′ 0″ O (mapo)

Haligo (Ŝlesvig-Holstinio)
Haligo (Ŝlesvig-Holstinio)
DEC
Lokigo de Ŝlesvig-Holstinio en Germanio

Haligo (Danio)
Haligo (Danio)
DEC

Haligo (Tero)
Haligo (Tero)
Situo de la insuloj kaj haligoj en la nordfrisa vadomaro
Map
Haligo
Vikimedia Komunejo:  Halligen [+]
vdr
jen vilaĝeta monto sur la haligo Hooge - dum malalta tajdo: dum alta tajdo super la akvosurfaco restas nur insuleto rekte ĉe la domoj, kaj ĉio kroma verdaĵo subakviĝas

Etimologio redakti

La vorto "haligo" - en la altgermana, platgermana, frisa kaj dana Hallig - supozeble venas de la ĝermana radiko hol, kio signifas "malalta", "ebena" - la sama vortero, kiu ankaŭ troveblas en la vorto Holando ("malalta lando", historia kerna regiono de Nederlando), kaj en la angla vorto hollow (malaltaĵo, kavo). Ĝis la 16-a jarcento per la vorto "Hallig" la homoj borde de la Norda Maro karakterizis la tutan apudmarbordan landon ne protektitan per digo kaj regule subakviĝantan.

Situo redakti

Haligoj en Danio redakti

  • Jordsand – subakviĝis dum la jaro 1999 kaj ekde tiam "nur" restas sablejo
  • Mandø – ekde la jaro 1937 protektita kontraŭ inundoj per digo (kaj ekde tiam do ne plu haligo). Iom sudokcidente situas la alta sablejo Koresand.
  • Langli - restas la sola restinta haligo de Danio.

Haligoj en Germanio redakti

La dek germanaj haligoj ĉiuj troveblas en la distrikto Norda Frislando:

n-ro Haligo vilaĝetaj
montoj
loĝan-
taro
areo
km2
komunumo komunumaro ligo al la kontinento
1 Langeneß 16 110 9,56 Langeneß Amt Pellworm • fervojeto sur vadomara digo tra Oland al Dagebüll
  (nur por varoj kaj lokuloj)
• aŭta pramo al Schlüttsiel (laŭ regula horaro)
2 Hooge 10 120 5,74 Hooge Amt Pellworm • aŭta pramo al Schlüttsiel (laŭ regula horaro) aŭ turista ŝipo de Sankt Peter-Ording
3 Gröde 2 17 2,77 Gröde Amt Pellworm • ŝipo al Schlüttsiel (neregule)
  laŭ inter konsento kun la kapitano de la ŝipo MS Rungholt
4 Nordstrand-
ischmoor
4 18 1,75 Nordstrand Amt Nordstrand • fervojeto sur vadomara digo al la poldero Beltringharder Koog
5 Oland 1 20 2,01 Langeneß Amt Pellworm • fervojeto sur vadomara digo al Dagebüll
• ŝipo al Schlüttsiel (neregule)
6 Süderoog 1 2 0,60 Pellworm Amt Pellworm Naturprotekta zono:
vizito nur eblas kun speciala permesilo
• piedira vadomara vojo (nur dum malalta tajdo) al Pellworm
7 Südfall 1 - 0,50 Pellworm Amt Pellworm • vadomara vojo (nur dum malalta tajdo)
Naturprotekta zono:
vizito eblas post oficiala aliĝo ĉe la birdoprotekta oficisto
8 Hamburga Haligo 2 - 1,10 Reußenköge sen komunumaro • strato al la poldero Sönke-Nissen-Koog
  (vojimposto por aŭtoj)
9 Norderoog 1* - 0,09 Hooge Amt Pellworm Naturprotekta zono:
vizito nur eblas kun speciala permesilo
10 Habel 1 - 0,07 Gröde Amt Pellworm Naturprotekta zono:
vizito nur eblas kun speciala permesilo
• aliro perpiede (60 minutoj) tra la grundo de la vadomaro dum malalta tajdo (ekde la digo de Ockholm)
  Haligoj 38 297 23,14      
 
tombejo, preĝejo (maldekstre) kaj lernejo (dekstre) por la nur 17 loĝantoj de la haligo Gröde

* Anstataŭ vilaĝeta monto sur la haligo Norderoog la domoj staras sur altaj palisoj.

En la okcidento, ĉe la mara flanko de la germanaj haligoj, situas tri grandaj altaj sablejoj, kiuj iom protektas la haligojn kontraŭ tro fortaj ondoj de la Norda Maro.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

54° 34' norde, 8° 39' oriente Mapo