Halina Weinstein

varsovia esperantistino kaj privata instruistino. Ŝi gvidis eldonsekcion de Studenta Esperanto-Asocio kaj estis vicdelegitino de UEA.

Halina WEINSTEIN (konata sub la fraŭlina nomo Weinsteinówna; naskiĝis la 4-an de januaro 1902 en Varsovio) estis privata instruistino. Ŝi gvidis eldonsekcion de Studenta Esperanto-Asocio kaj estis vicdelegitino de UEA. Instruistino de Cseh-kursoj, verkis originale poeziaĵojn kaj prozaĵojn publikigitajn en Pola Esperantisto kaj aliaj gazetoj; okupiĝis pri tradukado. Ŝi estis (kune kun Izrael Lejzerowicz) reprezentanto de Literatura Mondo por Pollando[1].

Halina Weinstein
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1902 (1902-01-04)
en Varsovio
Morto 1942
Lingvoj Esperantopola
Loĝloko Varsovio
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Familio
Patrino Anna Weinstein
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
vdr

Por la turisma gvidlibro Pollando kaj Gdańsk eldonita en Krakovo en 1927 Halina Weinstein verkis ĉapitrojn pri Varsovio[2].

Halina Weinstein estis filino de Anna Weinstein.

Ŝi mortis en 1942 en varsovia geto[3].

Referencoj redakti