Halldór Kiljan Laxness

Halldór Kiljan Laxness (naskiĝis la 23-an de aprilo 1902, mortis la 1-an de februaro 1998) estis islanda verkisto. En 1955 li gajnis la Premion Nobel de Literaturo pro "Lia vigla eposa potenco"[1], per kiu li revivigis la grandan rakontarton de Islando.

Halldór Kiljan Laxness
Nobel-premiito
Halldór Kiljan Laxness sur pentraĵo de Einar Hákonarson
Halldór Kiljan Laxness sur pentraĵo de Einar Hákonarson
Persona informo
Naskonomo Halldór Guðjónsson
Naskiĝo 23-an de aprilo 1902 (1902-04-23)
en Rejkjaviko, Islando,  Reĝlando Danio
Morto 8-an de februaro 1998 (1998-02-08) (95-jaraĝa)
en Mosfellsbær,  Islando
Mortis per Alzheimer-malsano vd
Religio katolika eklezioluteranismo vd
Nacieco islandano
Lingvoj islanda vd
Ŝtataneco Islando vd
Familio
Edz(in)o Ingibjörg Einarsdottir
Infanoj Guðný Halldórsdóttir vd
Profesio
Alia nomo Laxness, Kiljan
Okupo verkisto
Aktiva en Islando vd
Aktiva dum 1916– vd
Verkado
Temoj katolikaj libroj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia vera nomo estis Halldór Guðjónsson. La pseŭdonimon Laxness li elektis laŭ la bieno, kie li pasigis parton de sia infanaĝo. Li estis lernanto ĉe la Rejkjavika Gimnazio dum kelkaj jaroj.

La verkaro de Laxness ĉiam respegulas la tiumomentan sintenon de la aŭtoro. Sian unuan libron li jam verkis kiel 17-jarulo. Post la unua mondmilito li multe vojaĝis tra Eŭropo kaj Usono. En 1923 li fariĝis katoliko, pasigis ioman tempon en monaĥejo kaj en jezuita lernejo en Londono, pilgrimis al Lourdes kaj al Romo. Tiutempe Laxness donis al si la kromnomon Kiljan, laŭ la samnoma irlanda sanktulo. Li verkis diversajn librojn pri katolikaj temoj, sed kelkajn jarojn poste li pro seniluziiĝo forlasis sian religion kaj ekinteresiĝis pri socialisma politiko.

En 1930 Laxness edziĝis al Ingibjörg Einarsdottir kaj revenis al Islando. Liaj verkoj nun temis ĉefe pri la vivo de la islanda popolo. En 1932 li vizitis Sovetunion. Li admiris la riĉan kulturan oferton en Moskvo, sed ŝokiĝis pri la malbona ekonomia situacio tie kaj la rigido de la stalinismo. Finfine li forĵetis siajn socialismajn idealojn kaj ekinteresiĝis pri orientaziaj kulturo kaj religio.

Verkaro (elekto) redakti

  • Barn Náttúrunnar (Infano de la naturo) (1919)
  • Nokkrar Sögur (Kelkaj rakontoj) (1923)
  • Undir Helgahnúk (1924)
  • Vefarinn Mikli fra Kasimir (1927)
  • Kvæðakver (Poema libreto) (1927)
  • Salka Valka (du volumoj, 1931/32)
  • Sjálfstætt fólk (Sendependaj homoj) en du volumoj, 1934/35)
  • Heimsljos (La lumo de la mondo) en kvar volumoj, 1937-40)
  • Islandsklukkan (La sonorilo de Islando, trilogio, 1943-46)
  • Atomstöðin (La Atomstacio, filmita) (1948)
  • Gerpla (Heroa kroniko, 1952)
  • Brekkukotsannáll (Analo de Brekkukot, 1957)
  • Paradísarheimat (Retrovo de Paradizo, 1960)
  • Innansveitarkroníka (1970)
  • Kristnihald undir Jökli (Kristanismo ĉe La Glaciejo, 1978)

En Esperanto aperis redakti

Referencoj redakti

  1. (eo) Walter Zelazny, Nediŝirebla unueco de kontraŭdiraj ideoj, Literatura Foiro, p.339, n-ro 308, decembro 2020.

Eksteraj ligiloj redakti