Hamazkajin Kultura Fondaĵo

Hamazkajin (armene: Համազգային) estas grava kultura organizo de la Armena diasporo, kun ĉeesto en ĉiu signifa armena komunumo tutmonde. Aldone al organizado de kulturaj okazaĵoj en lokaj armenaj komunumoj, la Hamazkajina organizo administras tri lernejojn, publikigas librojn per propra presilo, havas librovendejojn, publikigas ĉiumonatan literaturan revuon, Pakin, kaj organizas la forumon Hamazkajin. Hamazkajin ĝuas la subtenon de larĝa parto de la armena komunumo kaj instigas al aktiva partoprenado en la okazaĵoj sponsoritaj de la komunumo. Hamazkajin sponsoras kaj organizas multajn kulturajn okazaĵojn, kiel ekzemple koncertoj de famaj artistoj, sciencaj seminarioj, kinofestivaloj, literaturaj prelegoj kaj librorecenzoj. En Usono, la Hamazkajin Armena Instrua kaj Kultura Societo estis establita kiel ne-profita organizaĵo en 1970.

Hamazkajin Kultura Fondaĵo
Armenian All-National Cultural and Educational Society
emblemo
ne-registara organizaĵo
Komenco 28-a de majo 1928 vd
Lando(j) Libano vd
Sidejo Bejruto
Fondinto(j) Levon Shant • Nikol Aghbalian • Hamo Ohanjanyan • Kasbar Ipegian vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti