Hamilkar BARKA (nomo kiu eble devenas de fenica bârâq, t.e., brila) estis kartaga generalo, patro de Hanibal Barka. Naskiĝis ĉirkaŭ -270 en Kartago kaj mortis en -228 en Heliko (hodiaŭe Elche). Batalis kontraŭ Romo en Sicilio en la lastaj jaroj de Unua Punika Milito. Venkis, kune kun Hano la batalon kontraŭ ribelemaj pagmilitistoj gviditaj de Spendius kaj Matho en -239. Poste, en -237, li, kune kun sia (bo)frato Hasdrubal Barka invadis Hispanion kie fondis Leuke Akra (hodiaŭe Alicante), ĉefurbon al nova provinco. En -231 li sukcesis konvinki romiojn al ne interfero je kartagaj konkeroj en Iberio. En -229 atakis la havenon de Heliko, sed la nativoj sukcesis mortigi lin.

Hamilkar Barka
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ -270
en Kartago
Morto 228 a.n.e.
en Júcar
Mortokialo drono
Ŝtataneco Antikva Kartago
Memorigilo Hamilkar Barka
Familio
Infanoj Hanibal Barka • Hasdrubal • Mago • third daughter of Hamilcar Barca • eldest daughter of Hamilcar Barca • middle daughter of Hamilcar Barca
Okupo
Okupo politikistooficiro
vdr


Eksteraj ligiloj redakti