Hana VÍTOVÁ (ŝia propra nomo estis Jana Lašková, 24-a de januaro 19143-a de marto 1987) estis eminenta ĉeĥa aktorino, kiu kun emo ekrolis junulinon, pri kiu zorgis kaj kiun edukis aktoro Otomar Korbelář en filmo Ŝirmatino de ŝtelĉasisto. Vítová tiel ekŝercis ne nur el filmaj romanetoj por sinjorinoj kaj junulinoj, kiujn oni filmis en la 30-aj kaj la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento, sed ankaŭ el si mem, ĉar ŝi rolis en multaj el ili. En la rolon de ŝirmatino ŝi enmetis la plenan sian aktoran, dancan kaj kantistan artojn, kvazaŭ ŝi antaŭsentu, ke unu granda ĉapitro fermiĝas por ŝi per tio.

Hana Vítová
Persona informo
Naskonomo Jana Lašková
Naskiĝo 24-a de januaro 1914
en Prago, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Morto 3-a de marto 1987
en Ĉeĥoslovakio Prago, Ĉeĥoslovakio
Tombo tombejoj de Olšany vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Subskribo Hana Vítová
Familio
Edz(in)o Jára Pospíšil
Bedřich Rádl
R. A. Dvorský
Profesio
Okupo aktorotradukisto vd
Aktiva dum 1932 - 1955
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La gepatroj de la malgranda Jana eble opiniis, ke ŝi iros en iliaj spuroj. La patro – Hanuš Lašek – estis konata opera kantisto kaj instruisto de muziko, la patrino Hana estis opera kantistino. Kiam Jana estis plenkreskiĝanta, ŝi volis fariĝi instruistino. Ŝi devis iri konservatorion, kie ŝi eltenis nur du jarojn kaj poste ŝi foriris en olomoucan operon. Tie rimarkis ŝin sinjoroj Voskovec kaj Werich kaj ili persvadis ŝin, por ke ŝi foriru al ilia teatro. Ĉi tie Jana hazarde elektis sian artan pseŭdonomon (laŭ rakontado inicis tion hazarda ŝerco kun nomo de Vítězslav Nezval).

Ŝi filmis unu filmon post la alia. „Ŝi rolas plimulte Malprudentan junulinon travivanta Pekon de juneco. Ŝi enamiĝas en sinjoron, kiu ne povas rememori Kiun mi hieraŭ kisis, ĉu SekstaninonDekokjarulinon. Sed fine fariĝos el ŝi Unu el miliono." Ŝia bela vizaĝo kun la malhelaj haroj kaj kun la bluaj okuloj kun nuanco de melankolio antaŭdestinis ŝin por „stelaj roloj de karaj, agrablaj kaj iom malĝojaj junulinoj, serĉantaj sian grandan amon". Sed Hana Vítová iom post iom ja eliĝis el tiu ĉi skatoleto. Ŝi volis pruvi, ke ŝi vere scias roli.

Sekvis tempo de protektorato, dum kiu – paradokse – estiĝis la tuta vico da interesaj kaj arte valoraj filmoj. Tio estis tempo de la plej grandaj sukcesoj ne nur de Hana Vítová, sed ankaŭ de ŝiaj plej grandaj rivalinoj – de Adina Mandlová kaj de Lída Baarová. Vítová ricevis unikan okazon en filmo Nokta papilio. Ŝiaj pluaj roloj estis filmoj nomitaj Feliĉan vojaĝon, kun Oldřich Nový ŝi rolis en Valentino Bonkorulo kaj en Sabato. Sub reguligita nomo Hana Witt ŝi aperis en germana filmo La alia ekpafo.

La milito finiĝis kaj Hana Vítová rolis ankoraŭ du grandajn rolojn – en la jaro 1947 en filmo Signo de ankro kaj en la jaro 1949 en la jam menciita Ŝirmatino de ŝtelĉasisto. Kaj poste… ŝi estis tro kunigita kun la pasinteco, el la ŝatato de publiko ŝi en unu fojo fariĝis iu, kiun neniu volas. Pleje frakasiĝis ŝia geedzeco, fatalan baton donis al ŝi memmortigo de la filino. Ŝi retiriĝis en flankejon kaj ŝi serĉis forgesemon en alkoholaĵoj. La filmo rememoris ŝin poste nur per kelkaj etaj roloj.

Steloj ekflamos kaj estingiĝos. La stelo de Hana Vítová brilis dek kvin jarojn. Ŝi filmis en pli ol kvindek tutvesperaj filmoj kun feliĉa fino. Ŝi travivis unu vivon sen feliĉa fino. Sed la lumo de ŝia stelo flugas al ni senĉese eĉ tra frostiga longeco de la tempo. Kiel ni do estus povantaj ne ami ŝin…

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.