Hangony
Hangony [hangonj] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Ózd.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 39 km²
- Alto super marnivelo: 184 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.1928/20.1362
- Loĝantaro: 1780
- Poŝtkodo: 3626
- Telefonprefikso: 48
Situo redakti
Hangony situas en valo, laŭ rojo nomata same tiel Hangony, laŭ la slovaka landlimo, meze de sakovojo el Ózd. La lasta troviĝas 10, Borsodnádasd 15, Putnok 23, Miskolc 55 km-ojn.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1327 en formo "Hangun". Baldaŭe 2 vilaĝoj formiĝis: Malsupra kaj Supra Hangony, kiuj senhomiĝis post la mezepoko. La refondiĝoj okazis en 1686. Post Traktato de Trianon la vilaĝoj trovis sin apud la nova limo de Ĉeĥoslovakio. Ili unuiĝis en 1939. Ekde 2008 ankaŭ Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la kontrolado ĉesis ĉe la limo. Vilaĝservoj estas kulturdomo, biblioteko, poŝto.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Anna
- kalvinana preĝejo
Famuloj redakti
En Alsóhangony (=Malsupra Hangony) naskiĝis skulptisto Barnabás Holló.