Hiram "Hank" King Williams (17-a de septembro 19231-a de januaro 1953) estis usona kantisto de kontrea kaj roka stiloj, kaj estis unu el la plej influaj muzikistoj de la 20-a jarcento. Kiel ĉefa ludisto en la stilo honkitonka, li faris multajn furorajn diskojn. Li estas konata pro koncizaj kantotekstoj kaj lia poemaro estas ĉefverkaro de kontreo. Multaj transiĝis al furoraj popkantoj ankaŭ. Aliaj muzikistoj ofte faris kovraĵojn de liaj verkoj en la pop, gospela, kaj roka stiloj. Lia legendo nur grandiĝis post lia tro frua morto 29-jaraĝa. Lia filo Hank Williams Jr., lia filino Jett Williams, kaj liaj genepoj Hank Williams la 3-a kaj Holly Williams estas ankaŭ profesiaj kantistoj.

Hank Williams
Persona informo
Naskonomo Hiriam Williams
Aliaj nomoj Luke the Drifter
Naskiĝo 17-an de septembro 1923 (1923-09-17)
en Mount Olive
Morto 1-an de januaro 1953 (1953-01-01) (29-jaraĝa)
en Oak Hill
Mortokialo trodozokora malsufiĉo
Tombo Oakwood Annex Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Sidney Lanier High School
Familio
Edz(in)o Audrey Williams • Billie Jean Jones
Infanoj Hank Williams Jr. • Jett Williams
Okupo
Okupo kantaŭtorokantisto • surstrata artisto • country musician • jodlanto • gitaristo • diskografa artisto • komponisto
TTT
Retejo http://www.hankwilliams.com/
vdr