Hans-Emil Schuster

Hans-Emil Schuster (naskiĝis la 19-an de septembro 1934 en Hamburgo) estas germana astronomo.

Hans-Emil Schuster
Hans-Emil Schuster
Hans-Emil Schuster
Hans-Emil Schuster
Persona informo
NomoHans-Emil Schuster
Dato de naskiĝo19-a de septembro 1934
NaskiĝlokoHamburgo
Aĝo89
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoGermanio
Lingvoj
Parolata lingvogermana lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoOrder of Bernardo O'Higgins [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Schuster laboris en la Observatorio de Hamburgo-Bergedorf kaj en la Eŭropa suda observatorio (ESO). Li estis administra direktoro de la Observatorio La Silla. Li emeritiĝis en oktobro 1991.

Li partoprenis al la serĉo, la elekto kaj la testoj de la situoj por du observatorioj de ESO: la Observatorio La Silla kaj la Observatorio de Cerro Paranal (tiu ĉi estas la situo de la Tre Granda Teleskopo).

Li ankaŭ partoprenis al du sud-ĉielaj astronomiaj enketoj de ESO: la enketo ESO-B – Quick-Blue Survey (Rapida blua enketo) – finita en 1978, kiu estis la unua optika skano de la suda profunda ĉielo, kaj la Red Sky Survey (Ruĝa ĉiela enketo). Fotografioj estis faritaj per la 1 metro-diametra Schmidt-teleskopo de ESA en la observatorio de La Silla.

Malkovroj redakti

Schuster malkovris la periodan kometon 106P/Schuster, kaj la kometon C/1976 D2 (tiam nomita kometo 1975 II aŭ 1976c), notinda pro ĝia perihelio de 6,88 AU,[1] la plej granda iam observita je tiama epoko.

Li malkovris 25 asteroidojn, inter kiuj estas la apolona asteroido 2329 Orto kaj la amoraj asteroidoj 2608 Seneko, 3271 Ulo, 3288 Seleŭko kaj 3908 Nikso. Li observis la terrenkontan asteroidon 1978 CA kiu estis perdita kaj retrovita nur en 2003.[2]

Li kunmalkovris la nanan galaksion Fenikson kun Richard Martin West. Li malkovris en 1976 la Globan Stelamason de Eridano, unu el la plej malproksimaj globaj stelamasoj for de la galaksia haloo. En 1980 li malkovris supernovaon en la galaksio NGC 1255.

Notindas, ke la "Spiralo de Schuster" (nana galaksio de Horloĝo) ne ricevis lian nomon, sed tiun de alia Schuster.

La asteroido 2018 Schuster ja estis nomita en lia honoro.


Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti