Hans-Peter Friedrich

germana politikisto

Hans-Peter Friedrich estas germana politikisto. Li naskiĝis la  10-an de marto 1957(nun 1957-03-10) en Naila, Supra Frankonio, Bavario, do nun estas 67-jara. Ekde la 3-a de marto 2011 li estas ministro pri internaj aferoj de Germanio en la registaro de Germanio. En tiu funkcio li sekvis la politikiston Thomas de Maizière de la Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU), kiu la 3-an de marto 2011 estis vokita anstataŭigi la politikiston Karl-Theodor zu Guttenberg en ties pozicio de ministro pri defendo. En la tria ministraro de Angela Merkel, kies konsisto estis oficiale publikigita la 15-an de decembro 2013, li estas ministro nutro, agrokulturo kaj protekto de konsumantaro. Hans-Peter Friedrich mem reprezentas la bavaran kristandemokratian partion CSU, unu el tri partioj kiuj kaj de 2009 ĝis 2013 kaj de 2013 ĝis 2017 kune konsistigas la registaran koalicion.

Hans-Peter Friedrich
Persona informo
Hans-Peter Friedrich
Naskiĝo 10-an de marto 1957 (1957-03-10) (67-jaraĝa)
en Naila
Religio Evangelia Luterana Eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Munkena universitato • Universitato de Aŭgsburgo • Distanca Universitato Hagen vd
Partio Kristan-Sociala Unio en Bavario vd
Subskribo Hans-Peter Friedrich
Infanoj 3
Profesio
Okupo juristopolitikistodiplomato vd
Aktiva en BerlinoBonno vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr