Hans Adam la 2-a

princo de Liĥtenŝtejno

Princo Hans Adam la 2-a (Johannes Adam Ferdinand Aloys Josef Maria Marko d'Aviano Pius, naskiĝinta la 14-an de februaro 1945 en Zuriko) estas la reganta princo kaj nuna ŝtatestro de Liĥtenŝtejno.

Hans Adam la 2-a
Persona informo
Johannes Adam Ferdinand Alois Josef Maria Marko d’Aviano Pius von und zu Liechtenstein
Naskiĝo 14-an de februaro 1945 (1945-02-14) (79-jaraĝa)
en Zuriko
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germanafrancaangla vd
Loĝloko Kastelo Vaduzo vd
Ŝtataneco LiĥtenŝtejnoAŭstrio vd
Alma mater Universitato de Sankt-Galo • Lyceum Alpinum Zuoz • Schottengymnasium vd
Familio
Dinastio Liĥtenŝtejnidoj vd
Patro Franz Joseph II, Prince of Liechtenstein vd
Patrino Countess Georgina von Wilczek vd
Gefratoj Prince Philipp of Liechtenstein • Nikolao de Liĥtenŝtejno • Princess Nora, Marchioness of Mariño • Prince Wenzel of Liechtenstein vd
Edz(in)o Maria de Liĥtenŝtejno vd
Infanoj Luiso de Liĥtenŝtejno • Maksimiliano de Liĥtenŝtejno • Konstanteno de Liĥtenŝtejno • Tatjana de Liĥtenŝtejno vd
Profesio
Okupo business manager • monarko • artkolektanto • aristokrato vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Princo Hans-Adam la 2-a von und zu Liechtenstein

Nomo redakti

Hans Adam estas la plej aĝa filo de Princo Franz Josef la 2-a de Liĥtenŝtejno kaj Princino Gina. La nomo Hans Adam la 2-a formas taŭgan ligon inter la pasinteco kaj la nuntempo. Princo Hans Adam la 1-a (Liĥtenŝtejno), kiu regis de 1699 ĝis 1712, estis la fondinto de la Princlando Liĥtenŝtejno, dank’ al siaj aĉetoj de la Sinjorlando de Schellenberg (1699) kaj la Graflando de Vaduzo (1712).

Vivo redakti

Princo Hans Adam la 2-a kaj liaj kvar gefratoj plenaĝiĝis kun siaj gepatroj ĉe Kastelo Vaduzo. Li vizitadis la elementan lernejon en Vaduzo kaj aniĝis al la vaduza skolttrupo. Kiel sia patro, Princo Hans Adam la 2-a enmatrikuliĝis ĉe la Schottengymnasium en Vieno en 1956. En 1960 li transiris al la gimnazio en Zuoz, kie li ricevis la svisan ateston de matureco kaj la germanan abiturientan diplomon en 1965. Post tio, Princo Hans Adam la 2-a faris staĝon en londona banko. Krom sian denaskan lingvon, la germanan, la princo parolas la anglan kaj la francan. En aŭtuno 1965, Princo Hans Adam la 2-a komencis siajn studojn pri negocoj kaj ekonomiko ĉe la Universitato de Sankt-Gallen'. Li ricevis sian licencion en 1969.

Familio redakti

La 30-an de julio 1967, Princo Hans Adam la 2-a edziĝis kun Grafino Marie Kinsky de Wchinitz kaj Tettau (kiu naskiĝis la 14-an de aprilo 1940 en Prago). Ili havas kvar gefilojn:

Reĝumo redakti

En 1984, la 45-a jaro de sia reĝado, laŭ artikolo 13 de la konstitucio, Princo Franz Josef la 2-a nomumis Princon Hans Adam la 2-a sia daŭra reprezentanto kaj aljuĝis al li la mandaton regi la aferojn de la ŝtato. La 13-an de novembro 1989, post la morto de sia patro, Princo Hans Adam la 2-a fariĝis reganto. Dum la tempo, kiam li estis reprezentanto de la reganta princo, Princo Hans Adam la 2-a precipe okupis sin pri sendependa ekstera politiko por Liĥtenŝtejno. Sub lia estreco Liĥtenŝtejno sukcesis aniĝi al la Unuiĝintaj Nacioj en 1990 kaj al la Eŭropa Ekonomia Spaco en 1995.

La Princo de Liĥtenŝtejno havas vastajn povojn. Referendumo por adopti la revizion de la konstitucio de Hans Adam, ekspansianta liajn povojn, promulgiĝis en 2003. Princo Hans Adam minacis, ke li kaj lia familio foriros al Aŭstrio, se la referendumo ne sukcesos.

La 15-an de aŭgusto 2004, Princo Hans Adam la 2-a formale transdonis la povon pri ĉiutagaj decidoj al sia filo Princo Alois. Hans Adam daŭras kiel ŝtatestro.

Princo Hans Adam posedas la bank-grupon LGT.

Antaŭe:Princo de LiĥtenŝtejnoPoste:
Franz Josef la 2-a1989antaŭvidebla tronheredonto:
hereda princo Alois

Eksteraj ligiloj redakti