Hans BREUER (naskiĝinta la 30-an de aprilo 1883 en Kabelsketal-Gröbers, mortinta la 20-an de aprilo 1918 en Merles-sur-Loison/ Meuse) estis germana kuracisto kaj popolkantkolektisto.

Hans Breuer
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1883 (1883-04-30)
en Gröbers
Morto 20-an de aprilo 1918 (1918-04-20) (34-jaraĝa)
en Verduno
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Okupo
Okupo kuracisto
vdr
Hans Breuer, ĉ. 1910

Vivo redakti

Estante filo de komercisto li ekkonis danke al instruisto ĉe la gimnazio de Steglitz la kvaliton de malnovaj germanaj popolkantoj. Post studo de medicino li ekdeĵoris en 1913 en Gräfenroda. Post militeksplodo en 1914 li volonte pretis sendiĝi je fronto kaj mortis dum flegadservo en lazareto milita pro atako. En 1907 li aniĝis je Wandervogel kie li ja gravis. Unu lia intenco estis plibonigi la kantotalentojn ene de la wandervogel-anaro pro ke laŭ li multo en la kantaro tradicia germana fakte kongruus je la idealoj de la junulara movado. Sekve estiĝis en 1907/08 en la rondo de la heidelbergaj Pachanten-grupo la verko Der Zupfgeigenhansl. Breuer mem jam en Steglitz estis estinta membro ĉe alia Pachanten-grupo[1] kiu ekde 1901 nomiĝis ankaŭ Wandervogel.

Laŭ Rudolf Mirbst (1948) Breuer ne gravis (kantolibrorilate) kiel persono sed nur kiel simbolo. Lia verko jam en la jaro 1940-a havis eldonokvanton de 903.000 ekzempleroj en sia 164-a eldono. En 1913 li edzinigis (en Hejdelbergo) Elisabeth Riegler kiu mortis en 1917. Ilia filo nomiĝis Hans-Wolfgang (1917-1935).

Literaturo redakti

  • M. Pohl: Erinnerungen an Hans Breuer, ĉe: Singgemeinde 4/1928, p. 76-78
  • K. Gofferje: Von Hans Breuer und dem Zupfgeigenhansl, Singgemeinde 5/1929, p. 116-119;
  • Erinnerung und Vermächtnis, Ein Gedenkbüchlein um Hans Breuer, 1932, = Denkmale und Freundesdank, Buche
  • Ch. Ziegler: ;;Das Volkslied im Wandervogel, Göttingen 1950 (disertacio)

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Laŭvorte PachantenBacchantensignifas vagantojn.

Fonto redakti

Heiske, Wilhelm, "Breuer, Hans" ĉe: Neue Deutsche Biographie 2 (1955), p. 606 (tie ĉi interrete)