Hans Gerstinger

aŭstra klasika filologo kaj universitata profesoro (1885-1971)

Hans GERSTINGER (naskiĝinta la 23-an de decembro 1885 en Zwettl-Großhaslau, mortinta la 2-an de julio 1971 en Graz) estis aŭstra klasika filologo kaj universitatprofesoro.

Hans Gerstinger
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1885 (1885-12-23)
en Großhaslau
Morto 2-an de julio 1971 (1971-07-02) (85-jaraĝa)
en Graz
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto • arthistoriisto
vdr

Vivo redakti

Post frekvento de la gimnazio de Monaĥejo Melk[1] li studis ĉe la Universitato de Vieno klasikan filologion, historion kaj germanistikon. Doktoriĝo sukcesis en 1912 kaj en 1913 li ricevis la gimnazian instruadrajtecon. Poste li deĵoris instruiste en Vieno. En 1914 li ekdeĵoris ĉe la Viena kortega biblioteko. Inter 1914 kaj 1918 li soldatis dum la Unua mondmilito, ekde 1923 li estis sekciestro de la papirusa kolekto de Aŭstria Nacia Biblioteko kaj en 1928 li habilitiĝis pri klasika filologio, bizanciaj studoj kaj papirusologio. Lia speciala esplorkampo estis papirusoj el la malfrugreka kaj bizancia epokoj. Estris li inter 1931 aj 1936 la vienan manuskriptan kaj papirusan kolektojn. En 1934 li iĝis eksterorda profesoro ĉe la Viena altlernejo. Vokiĝojn Pragon kaj Insbrukon li ne sekvis. Ekde 1936 li membris ĉe la ekzamena komisionio por estontaj gimnaziinstruistoj por la urboj Vieno kaj Graz. Ekde 1945 li estris tie. En 1940 li iĝis orda profesoro ĉe la Universitato de Graz kie li dekanis en 1946/47 kaj rektoris en 1947/48. En 1949 li iĝis membro de la Aŭstria akademio de sciencoj. Ekde 1948 li estis estro de la Federacia instituto pri korpa ekzercado en Graz kaj ekde 1949 membro de la Aŭstria Arkeologia Instituto.

Honoroj redakti

  • 1954: Großes Silbernes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich[2]
  • 1971: Wilhelm-Hartel-Preis de Aŭstria akademio de sciencoj

Verkoj redakti

  • Die griechische Buchmalerei, du volumoj, 1926
  • Die Wiener Genesis, 1931
  • Das Statutenbuch des Ordens vom Goldenen Vlies, du volumoj, 1934
  • Der Wiener Dioskurides. Codex Vindobonensis medicus graecus 1 [de Aŭstria Nacia Biblioteko]. Eldonis Hans Gerstinger, vol. I: faksimilo, vol. II: komento. Graz 1970 (=Codices selecti phototypice impressi, 12).

Referencoj redakti

  1. Hans Gerstinger: Festgabe zum 80. Geburtstag, Akademische Druck- u. Verlag-Anstalt, 1966, p. 5.
  2. listo

Literaturo redakti

  • DBE – Deutsche Biographische Enzyklopädie. Dua eldono. Volumo 3 Einstein – Görner. Eldonis Rudolf Vierhaus. München: Saur, 2006. p. 792.
  • Hans Georg Gundel: „In memoriam Hans Gerstinger (1885–1971)“. Ĉe: Archiv für Papyrusforschung undverwandte Gebiete. Band 22/23 (1974), p. 397–399.
  • Alois Kernbauer: „Hans Gerstinger.“ Ĉe: Das Fach Klassische Philologie an der Universität Graz vom Anfang des 19. Jahrhunderts bis zur Gegenwart. Mit Beiträgen von Herbert H. Egglmaier, Walter Höflechner, Alois Kernbauer, Walter Primig, Peter G. Tropper, Franz-Anton Wallisch. Ĉe: Beiträge und Materialien zur Geschichte der Wissenschaften in Österreich. Eldonis Walter Höflechner (=Publikationen aus dem Archiv der Universität Graz, 11), Graz 1981, p. 249–257.
  • Teichl, Robert. Österreicher der Gegenwart. Lexikon schöpferischer und schaffender Zeitgenossen. Wien: Österreichische Staatsdruckerei, 1951, p. 78.

Eksteraj ligiloj redakti