Hans Grimm

Hans GRIMM (22a de Marto 1875 – 29a de Septembro 1959) estis germana verkisto.[1] La titolo de lia romano de 1926 nome Volk ohne Raum (Popolo senspaca) iĝis politika slogano de la ekspansiisma naziisma koncepto Lebensraum.

Hans Grimm
Persona informo
Hans Grimm
Naskonomo Hans Emil Wilhelm Grimm
Naskiĝo 22-an de marto 1875 (1875-03-22)
en Wiesbaden
Morto 27-an de septembro 1959 (1959-09-27) (84-jaraĝa)
en Lippoldsberg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de LaŭzanoMunkena universitatoHamburga universitato vd
Partio Germana Regnopartio vd
Familio
Patro Julius Grimm vd
Gefratoj Karl Grimm • Julius Grimm vd
Infanoj Holle Grimm vd
Profesio
Okupo verkisto • pubblicista journalist • komercisto vd
Aktiva en Germana Sudokcidenta Afriko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia patro estis fakulo, koloniisto kaj aktivulo de la Nacia Liberala Partio en la Parlamento de Prusio. Hans ekstudis Literaturon kaj Francan en la Universitato de Laŭzano, sed poste pro premo fare de sia patro li lasis universitaton en 1895 kaj eniris en negocoj por germana kompanio en Britio kaj poste en Sudafriko (1897 ĝis 1911). Tiu sperto rezultis en la verkado de Volk ohne Raum kiu iĝis sukceso en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, kontribuis al la ascendo de Naziismo kaj estis furorlibro (500 000 venditaj ekzempleroj ĉirkaŭ 1943). Tamen li verkis ankaŭ aliajn verkojn.

Kelkaj verkoj redakti

Fikcio:

  • Südafrikanische Novellen, 1913
  • Der Gang durch den Sand, 1916
  • Die Olewagen-Saga, 1918
  • Der Richter in der Karu und andere Novellen, 1926
  • Volk ohne Raum, 1926
  • Die dreizehn Briefe aus Deutsch Südwestafrika, 1928
  • Das deutsche Südwester-Buch, 1929
  • Was wir suchen ist alles. Drei Novellen, 1932
  • Der Ölsucher von Duala. Ein afrikanisches Tagebuch. 1933
  • Lüderitzland. Sieben Begebenheiten, 1934

publikigitaj postmorte:

  • Kaffernland. Eine deutsche Sage, 1961 (verkita en 1911-15)
  • Heynade und England, 1969/70 (verkita en 1937-45)

Ne-fikcio:

  • Englische Rede: wie ich den Engländer sehe [The Englishman as I see him], 1938 (publikigita en angla kaj germana)
  • Die Erzbischofsschrift. Antwort eines Deutschen, 1950 (publikigita en angla traduko fare de Lyton Hudson kiel Answer of a German: an open letter to the Archbishop of Canterbury, 1952
  • Warum, woher aber wohin? 1954

Notoj redakti

  1. Sandra Richter (23a de Februaro 2010). A History of Poetics: German Scholarly Aesthetics and Poetics in International Context, 1770-1960. Walter de Gruyter. pp. 254–. ISBN 978-3-11-022245-6. Alirita la 7an de Novembro 2021.