Hans JENSEN (25-an de junio 1907 en Hamburg - 11-an de februaro 1973 en Heidelberg; plena nomo Johannes Hans Daniel Jensen) estis germana fizikisto kaj nobel-premiito pri fiziko de 1963. Li ellaboris kiel teoria fizikisto kun Maria Goeppert-Mayer la ŝelomodelon de la atoma kerno. Hans Jensen laboris post 1949 ĉefe en Universitato de Hajdelbergo.

Hans Jensen
Nobel-premiito
Persona informo
Johannes Hans Daniel Jensen
Naskonomo Hans Daniel Jensen
Naskiĝo 25-an de junio 1907 (1907-06-25)
en Hamburgo,  Germana Imperiestra Regno
Morto 11-an de februaro 1973 (1973-02-11) (65-jaraĝa)
en Heidelberg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Okcidenta GermanioGermana Regno vd
Alma mater Hamburga universitatoUniversitato de Kilo vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto • nuklea fizikisto vd
Laborkampo fiziko vd
Aktiva en Heidelberg vd
Doktoreca konsilisto Wilhelm Lenz vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Hans Jensen naskiĝis kiel tria filo de la ĝardenisto Karl Friedrich Jensen kaj ties edzino Helene Auguste Adolphine (naskiĝis kiel Ohm). Li studis ekde 1926 en la Hamburga Universitato kaj la Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo fizikon, matematikon, fizikan kemion kaj filozofion. Post la doktoriĝo pri fiziko, li restis en Hamburgo kiel scienca asistento kaj lia habilitiĝo okazis tie en 1936. Li iĝis docento en 1937 kaj eksterordinara profesoro en 1941 en la Universitato Gottfried Wilhelm Leibniz en Hanovro. Li akceptis en 1949 proponon de Universitato de Hajdelbergo por posteno de ordinara profesoro. Li laboris en tiu pozicio ĝis lia emeritiĝo en 1969. Dum tiu periodo, li havis ankaŭ plurajn gastprofesoran inviton kaj laboron en Usono, interalie ĉe la Institute for Advanced Study de la Universitato Princeton (1952), la Universitato de Viskonsino-Milvokio (1951), la Universitato de Minesoto (1956), la Universitato de Indianao (1953), ĉe la Kalifornia Instituto de Teknologio (1953) kaj la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley (1952), kaj ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe San-Diego (1961). Li estis ekde 1955 kun Otto Haxel komuna aldonanto de la ĵurnalo Zeitschrift für Physik.