Hans Ludwig Gottschalk

Johano Ludoviko GOTTSCHALK, naskiĝinta la 24-an de marto 1904 en Frajburgo kaj mortinta la 17-an de julio 1981 en Salcburgo, estis germana arabisto.

Hans Ludwig Gottschalk
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1904 (1904-03-24)
en Freiburg
Morto 17-an de julio 1981 (1981-07-17) (77-jaraĝa)
en Salcburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo orientalisto • arabisto • universitata instruisto
vdr
Sankta Francisko el Asizo antaŭ Al-Malik Al-Kamil

Vivo redakti

Lia patro estis Jonas Cohn, universitata profesoro pri filozofio. En la 1922-a jaro li ŝangis sian nomon post la bapto kaj kaŭze de planita ekstudado de evangelia teologio: ĉar la patrino estis konvinkinta lin ke juda pastra nomo ne bone konvenus al estonta pastoro ...

Finfine li studis ĉe la altlernejoj de Frajburgo, Berlino, Tübingen kaj Munĥeno la malnovan historion, la arabistikon kaj la mahometanajn sciencojn. Unu el liaj instruistoj estis Gotthelf Bergsträsser, sub kies zorgo li doktoriĝis en 1929 en Munĥeno. Lia maldungo fare de la nazioj provokis okupadon kiel privata scienculo en Frajburgo. Ekde 1938 li estis estanta muzea kuratoro de la Mingana-kolektaĵoj en Birmingham. Tien li venigis ankaŭ siajn gepatrojn. Postmilite, dum la jaroj 1948-1978, li elkatedre docentis ĉe la viena universitato, ekde la 1962-a jaro kiel plenranga profesoro. Lia posteulo ĉekatedre en Vieno iĝis Arne A. Ambros.

Verkoj i.a. redakti

  • Die Mādarā’ijjūn, de Gruyter, Berlino 1931.
  • Al-Malik Al-Kāmil von Egypten und seine Zeit, eine Studie zur Geschichte Vorderasiens und Egyptens in der ersten Hälfte des 7./13. Jahrhunderts, Harrassowitz, Wiesbaden 1958.
  • Die Rezeption der antiken Wissenschaften durch den Islam, Österreichische Akademie der Wissenschaften, Vieno 1965.

Literaturo (germane) redakti

  • Arne A. Ambros: Hans L. Gottschalk (1904-1981), en: Wiener Zeitschrift für die Kunde des Morgenlandes 74 (1982), S. 7.
  • Walter Dostal: Hans Ludwig Gottschalk, en: Almanach der Österreichischen Akademie der Wissenschaften für das Jahr 1983, Nr. 133 (1983), S. 387-389.
  • Herbert Eisenstein: Nachruf auf Hans Ludwig Gottschalk, en: Archiv für Orientforschung 28 (1981-1982), S. 275.
  • Jürgen W. Weil: Hans Ludwig Gottschalk (1904 - 1981), en: Der Islam 59 (1982), S. 189f. ([1])