Hans Scholl (rezistanto)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la germana rezistanto Hans Scholl. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Hans Scholl.

Hans Fritz Scholl (naskiĝis la 22-an de septembro 1918, en Ingersheim (hodiaŭ, Crailsheim), mortis la 22-an de februaro 1943, en Munkeno) estis germana rezistanto kaj studento pri medicino, li estis rezistanto kontraŭ la Naziismo kaj ĉefa ano de la grupo "la Blanka rozo".

Hans Scholl
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1918 (1918-09-22)
en Ingersheim an der Jagst
Morto 22-an de februaro 1943 (1943-02-22) (24-jaraĝa)
en Munich Prison
Mortokialo senkapigo
Tombo Friedhof am Perlacher Forst
Lingvoj germana
Ŝtataneco Vajmara RespublikoNazia Germanio
Alma mater Munkena universitato
Memorigilo Hans Scholl (rezistanto)
Familio
Patro Robert Scholl
Patrino Magdalena Scholl
Frat(in)oj Inge Scholl • Sophie Scholl • Werner Scholl
Okupo
Okupo pacifisto • rezistobatalanto
vdr

Kvankam lia patro malŝatis la nazian reĝimon, Hans Scholl aniĝis la hitleran junularon sed, seniluziigita, foriris el la movado kelkajn jarojn poste. Li aniĝis la (malpermesitan) movadon Jungenschaft, kaj pro tio li estis arestita de la Gestapo en 1937 kaj malliberita dum kelkaj semajnoj.

En 1939 li komencis lerni pri medicino en Munkeno kaj, kiel soldato en roto de studentoj, estis sendita, la 22-an de junio 1942 sur la orientan fronton por deĵori kiel armea flegisto. Tie li konstatis la kruelecon de la germanaj militistoj kontraŭ la judoj en Pollando kaj Rusio.

Inter la fino de 1941 kaj la mezo de 1942 li frekventis la socialistan eldoniston Carl Muth, kaj inspiriĝis el la predikoj de Clemens August von Galen, episkopo de Münster.

Kun Alexander Schmorell li fondis la grupon "la Blanka rozo" en la printempon 1942 kaj komencis disdoni unuajn flugfoliojn en kiuj ili eksplicite denuncis la Holokaŭston.

La 18-an de februaro 1943, Hans kaj sia fratino Sophie Scholl estis arestitaj en la Munkena universitato, post disdono de flugfolioj kaj sekve al denunco fare de la pordisto. Ili estis juĝitaj kaj kondamnitaj al mortopuno la 22-an de februaro 1943 kaj ekzekutitaj per gilotino la saman tagon, spite al la germana juro, kiu trudis tempintervalon de 99 tagoj antaŭ la ekzekuto de kondamnito.

La dramon de la gefratoj Scholl kaj de sia grupo pritemas filmoj:

Eksteraj ligiloj redakti