Happi (japane: 法被 aŭ 半被) estas tradicia japana jako, kutime el indigo-blua aŭ bruna kotono kun surprintita mon.

Virinoj en happi ĉe matsuri

Tradicie happi estis portita de servistoj. Nuntempe oni surprintas ankaŭ simbolojn de vendejoj aŭ organizaĵoj.

Ekde la Edo-epoko ankaŭ fajrobrigadistoj portis ilin. Dorse troviĝis la grupo al kiu ili apartenis.