Harald Schicke

germana naturmetoda kuracisto kaj esperantisto

Harald SCHICKE (naskiĝis la 22-an de marto 1953 en Hamburgo) estas germana esperantisto kaj naturmetoda kuracisto, kiu diplomitiĝis en 1978. Li estas la prezidanto de Internacia Naturkuraca Asocio (INA). Li verkis pli ol 20 faklibrojn, du en Esperanto. Li estas en Germanio konata fakulo, kiu ofte prelegas dum germanaj kongresoj de naturkuracistoj. Ankaŭ en Esperanto li prelegas ofte, ekzemple dum kunsidoj, fakseminarioj kaj konferencoj de INA, sed ankaŭ dum aliaj aranĝoj, kiel Internacia Festivalo. Schicke estas ankaŭ eldonisto de libroj pri naturkuracado kaj medicino.

Harald Schicke en 2008

Li kaj lia edzino loĝas en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz. Harald Schicke estas naturmetoda kuracisto, prezidanto de la Internacia Naturkuraca Asocio, kaj redaktoro de INA-revuo kaj akceptas siajn pacientojn ankaŭ en Esperanto.[1][2]

Libroj redakti

  • La korpo de la homo, enkonduko al konstruo kaj funkcio
  • Germanaj biero kaj bierkulturo

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti