Harasztifalu [harastifalu] estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Körmend. La loknomo signifas: filika-vilaĝo.

Katolika kirko en Harasztifalu

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Harasztifalu situas for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero, estas nur flankovojo inter Körmend kaj Szombathely.

Historio redakti

Fondo de Harasztifalu estas nebula, estas fakto, ke en 1560 kroatoj alvenis, kiuj dum jarcentoj gardis la lingvon kaj kutimojn. La vilaĝo trovis sin en proksimeco de nova landlimo al Aŭstrio post Traktato de Trianon. Dum la socialisma epoko pro la fer-kurteno ĝi perdis ŝancojn de ĉiuj evoluoj.

En Harasztifalu migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti

La komunumo havas romkatolikan preĝejon omaĝe al Reĝo Ladislao la 1-a (Hungario) el 1756.

Famuloj redakti

En Harasztifalu naskiĝis restaŭristo Margit Haraszti.

Komunumoj pri haraszt (= filiko) en Hungara reĝlando redakti

Csévharaszt Dunaharaszti Egyházasharaszti Haraszti Harasztifalu Harasztkerék Harasztos