Hari Seldon

fikciulo de la universo Foundation de Isaac Asimov

Hari SELDON estas fikcia rolulo, kiun imagis verkisto de sciencfikcio Isaac Asimov. La rolulo sin montras en romano Antaŭen la Fondaĵo, kiu estas parto de Serio Foundation.

Hari Seldon
literatura rolulo • fikcia homo • fikciulo en televida serio
Kreita de Isaac Asimov
Verko Preludo al Fondaĵo
Antaŭen la Fondaĵo
Fondaĵo
Fondaĵo kaj Imperio
Dua Fondaĵo
Rolita de Jared Harris
Informoj
Sekso vira
Loĝloko Helicon, Trantor, Terminus
Okupo matematikisto
Edzo/Edzino Dors Venabili
Infanoj Raych Seldon
vdr

Seldon laboras je universitato sur planedo Trantor. La planedo estas ĉefplanedo de la Imperio Galaksia. Li estas profesoro de fikcia scienco de psikohistorio. La scienco uzas matematikon por montri estonton de la tiama imperia socio, kiu konsistas el kelkmiliardoj da personoj, neniu el kiuj scias pri reguloj de psikohistorio.

Surbaze de ekvacioj, kiujn montras uzo de matematiko en lia teorio, li teorias la venontan disfalon de la imperio kaj leviĝo de malcivilizo. Per helpo de lia amiko kaj la ĉefministro de la Galaksia Imperio, Eto Demerzel, li sendas du teamojn de sciencistoj al du malproksimaj planedoj ĉe la limo de la galaksio. Per tiuj teamoj, Seldon celas mallongigi la epokon de malcivilizo kaj revivigi civilizon per helpo de la sciencistoj, kiuj prenis konojn de la imperio kun ili. Li esperas ke la geidoj de sciencistoj fondos la duan Galaksian Imperion kelkaj miljaroj post la disfalo de la unua.