Harold Bolingbroke Mudie

angla borsisto (1880 - 1916)

Harold BOLINGBROKE MUDIE [mjudi] (naskiĝis la 30-an de januaro 1880[1] en Stighgate-London; mortis la 6-an de januaro 1916 en Forges-les-Eaux[2][3] pro aŭto-akcidento) estis angla esperantisto kaj borsisto. Li estis la unua prezidanto de UEA en 1908.[4]

Harold Bolingbroke Mudie
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1880
en Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Londono, Unuiĝinta Reĝlando
Morto 6-an de januaro 1916
en Forges-les-Eaux, Francio Francio
Mortokialo trafikakcidento
Lingvoj Esperanto
Nacieco anglo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Subskribo Harold Bolingbroke Mudie
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj 1-a prezidanto de UEA
Esperantistiĝis en 1902
Esperantisto numero 7491
vdr
L. L. Zamenhof, Harold Bolingbroke Mudie, Maurice Rollet de l'Isle kaj Joseph Silbernik en 1912

Mudie esperantistiĝis en 1902, leginte pri Esperanto en The Review of Reviews. Laŭ Adresaro Serio XXIII (1903) li estis esperantisto 7491 kaj listiĝis kun adreso en Kensington.

Eldona Agado redakti

En novembro 1903 Mudie fondis la gazeton The Esperantist, laŭ financa garantio de William Thomas Stead. La gazeto tamen liveris ne perdon, sed profiton. Kiam The Esperantist kunfandiĝis kun The British Esperantist en januaro 1906, li aliĝis al ties redakta komitato. Li multe laboris por la eldono de la Nova testamento en Esperanto.

Oficoj en la brita kaj internacia Esperanto-Movado redakti

Mudie estis unu el la organiza teamo "Trio por la Tria" de la 3-a Universala Kongreso (UK) en Kembriĝo (1907). Li fariĝis unue vicprezidanto, poste (de 1912 ĝis 1916) prezidanto de Brita Esperanto-Asocio. En 1908 li fariĝis prezidanto de la nove fondita Universala Esperanto-Asocio (UEA). Eduard Stettler nomis lin "naskita prezidanto" pro liaj retorikaj kapabloj.

Jam en 1905 li estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato[5]..

Li faris multajn alilandajn propagandajn vojaĝojn kaj vizitis ok Universalajn Kongresojn.

Unua mondmilito redakti

Post la komenciĝo de la Unua mondmilito en 1914, Mudie aliĝis la armeon kaj faris rapidan karieron. En januaro 1916 kapitano Mudie mortis pro aŭtomobila akcidento en Francio. Nur en 1919 oni elektis novan UEA-prezidanton, nome la antaŭan vicprezidanton Hector Hodler.

Laŭ la oficiala mortoakto redaktita en Francio, la naskiĝdato de Mudie estas 30-a de januaro 1880 (akto konservata en la arkivo de esperantisto Jean Amouroux).

Sur lia tombo en la tombejo de Forges-les-Eaux estas jena teksto: "FILANTROPO PREZIDANTO DE BRITA KAJ UNIVERSALA ASOCIOJ DE ESPERANTO".

Referencoj redakti

  1. Enciklopedio de Esperanto
  2. Daily Mirror, 14 februaro 1916 (kun foto)
  3. Herooj de Forges-les-Eaux
  4. Le premier président de l’Association mondiale d’Espéranto repose à Forges-les-Eaux depuis cent ans (La unua prezidanto de la Universala Esperanta Asocio ripozas en Forges-les-Eaux ekde cent jaroj)[rompita ligilo] (france)
  5. Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.

Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « Harold Bolingbroke Mudie » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»