Harunabad
Harunabad aŭ Harunurbo, urdue ہارون آباد estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), en kantono de Bahavalnagar, kie Harunabad estas sidejo de la samnoma distrikto.
Harunabad | |||
---|---|---|---|
urbeto | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 77 206 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 100 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 29° 37′ N, 73° 8′ O (mapo)29.6173.136111111111Koordinatoj: 29° 37′ N, 73° 8′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 178 m [+] | ||
Areo | 772 km² (77 200 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Bazaj informoj redakti
- loĝantaro: 107 858 (2017, [1])
- horzono: UTC+ 5
- poŝtkodo:
- telefonkodo:
- Supermara alteco: 178 m
- Areo:
Geografio redakti
Harunabad situas sur ebenaĵo en proksimeco de dezerto laŭ la barata landlimo [2]. Ĉiŝtian troviĝas 45, Fajsalabado 157, Multano 176, provinca ĉefurbo Lahoro 202, Ravalpindio 400, ĉefurbo Islamabado 413, Peŝavaro 474, Karaĉio 842 km-ojn (aere) [3].
Historio redakti
Harunabad pli frue estis konata kiel "Toba Badru Vala". La vorto toba en la loka lingvo signifas "lageto". Oni diras, ke estis granda natura lageto al la norda flanko de la fervoja stacidomo, kie oni kolektis pluvakvon. La havebleco de akvo en ĉi tiu dezerta areo allogis la indiĝenojn. La vilaĝo fondiĝis en la 1920-aj jaroj. En 1927 la fervoja linio ekfunkciis. La vilaĝo rapide prosperis kiel jam urbeto rapide pro kreskantaj ekonomiaj kaj komercaj agadoj. La kanala sistemp ekfunkciis en 1934. Dum la sendependeco en 1947 granda nombro da rifuĝintoj ekloĝis ĉi tie. Disvolviĝo de loĝaj kvartaloj, funkciigo de sociaj, edukaj kaj sanaj institucioj igis la loĝkondiĉojn en la urbo pli allogaj kaj rezultigis rapidan kreskon.
Ekonomio redakti
Harunabad estas agrikultura urbo, kie funkcias en la apudaĵo bona irigacia sistemo. En la urbo gravas la grenmerkato. La plej gravaj kultivaĵoj estas kotonoj kaj florbrasikoj, en la urbo troviĝas sidejoj de 2 firmaoj pri teoj.
Loĝantaro redakti
1972 | 1981 | 1998 | 2017 |
---|---|---|---|
35 189 | 42 590 | 62 878 | 107 858 |
La populacio kreskis preskaŭ trioble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la jara kresko estis 2.9% pli alta, ol la tutlanda mezumo (2,4%).
Trafiko redakti
Al Harunabad kuras 4 vojoj, aŭtovojo mankas, same mankas vojo al Barato. La fervoja linio jam estas forlasita. La plej proksima internacia flughaveno en Multano funkcias.
Klimato redakti
Harunabad havas aridan klimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen (BWh) kun tre varmaj someroj kaj mildaj vintroj. Precipitaĵo plejparte falas dum la musona sezono de junio ĝis aŭgusto, kvankam iom da pluvo ankaŭ falas de februaro ĝis aprilo.
Fontoj redakti
- WikiTrans
- [4] Arkivigite je 2019-09-23 per la retarkivo Wayback Machine