Hasan Ruhani, perse حسن روحانی, latinliterigo laŭ sistemo DMG Ḥasan Rūḥānī; foje ankaŭ latinliterigita Hassan RouhaniRohani (naskiĝis la  12-an de novembro 1948(nun 1948-11-12), do nun 75-jara) estas politikisto de Irano kaj jura klerulo (مجتهد‎, muĝtahid', latinliterigo laŭ sistemo DMG muǧtahid) de ŝijaisma islamo. Sekve de la prezidanta baloto de la 14-a de junio 2013 li iĝis la sepa ŝtata prezidanto de Irano kaj transprenis la oficon de la antaŭulo Mahmud Ahmadineĵad la 3-an de aŭgusto 2013.

Hasan Ruhani
perse حسن روحانی
Persona informo
حسن روحانی
Naskiĝo la  12-an de novembro 1948(nun 1948-11-12), do nun 75-jara
en Sorĥeh, provinco Semnan, Irano
Religio ŝijaismo
Etno Persoj vd
Lingvoj persaanglaaraba • Sorkhei vd
Ŝtataneco Irano vd
Alma mater Kaledonia Universitato de Glasgovo (Skotlando), Universitato de Teherano
Partio Moderation and Development Party • Islama respublika partio • Combatant Clergy Association vd
Subskribo Hasan Ruhani
Familio
Patro Haj Asdollah Fereydoon Rohani vd
Gefratoj Hossein Fereydoun vd
Edz(in)o Sahebeh Rouhani vd
Infanoj Mohammad Rouhani vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatoverkisto • kleriko • advokato vd
En TTT vidu tekste
7-a prezidanto de Irano
Dum la 3-an de aŭgusto 2013
Antaŭulo Mahmud Ahmadineĵad
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La 19-an de majo 2017 li rezultis venka en prezidenta balotado per 57 % el voĉdonoj. Tio montriĝis kiel venko ankaŭ de la grupoj de reformistoj kiuj apogis lin. Li ricevis 23,54 milionojn de voĉdonoj kontraŭ 15,77 milionoj de sia rivalo, la pli ekstrema Ebrahim Raisí. Tio estis konsiderata malvenko ankaŭ por la plej konservemaj sektoroj de la reĝimo.[1]

Referencoj redakti

  1. Ángeles Espinosa, Rohaní reafirma su compromiso con las reformas al agradecer la reelección, El País, 20a de Majo 2017. [1] Konsultita la 21an de Majo 29017.

Eksteraj ligiloj redakti